Remo Bellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellini

Remo Bellini estas fikcia detektivo kreita de brazila verkisto Tony Bellotto, kiu estis la protagonisto de 3 romanoj, verkitaj inter 1995 kaj 2005, en la portugala lingvo.

Remo Bellini estis brazila detektivo, kiu laboras en la oficejo de Dora Lobo, en la urbo San Paŭlio. Siaj aventuroj estis kreitaj de Tony Belloto surbaze de nigraj romanoj. Remo komencis laboradon kiel detektivo kiam sia fianĉino malaperis kaj li komencis ties serĉon tra la kabaredoj kaj la plej mizeraj zonoj el la urbo. Li trinkas tro multe, kaj fumas multe, ne havas monon por nenio, ĉiam estas belaj virinoj inter li kaj la solvo de la misteraj kazoj.

Verkoj pri Remo Bellini[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Bellini e a Esfinge - Bellini kaj la Sfinkso.
  • 1997: Bellini e o demônio - Bellini kaj la demono.
  • 2005: Bellini e os espíritos - Bellini kaj la spiritoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

En 2001, la direktoro Roberto Santucci Filho adaptis kaj filmiĝis la polica romano "Bellini kaj la Sfinkso". La fama aktoro de la brazila televido Fábio Assunção estis Remo Bellini, kaj Malu Mader, la bela edzino de la verkisto interpretis la prostitutinon Fátima. La filmo gajnis la plej bonan filmopremion en la Rio BR Festivalo 2001.

En 2008, Marcelo Galvão direktis la serion el Bellini, Bellini e o demônio (Bellini kaj la demono). Fábio Assunção aperis denove kiel la detektivo en la serĉo por la "Libro de la Leĝo", verkita de la brita sorĉisto Aleister Crowley, kiu havis la povon elvoki la demonon. La filmo ne sukcesis en la kinejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]