René Goscinny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Goscinny en 1971

René GOSCINNY (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1926 en Parizo, mortis la 5-an de novembro 1977) estas la verkinto de la fama komiksa serio Asteriks.

Li naskiĝis en Parizo en familio de polaj judaj enmigrintoj kiel filo de Stanisław Gościnny (la familia nomo en pola lingvo signifas gastema), kemia inĝeniero el Varsovio, kaj Anna Bereśniak-Gościnna el Ĥodorkiv (nuntempa Ukrainio).

René Goscinny pasigis sian junaĝon en Buenos Aires. Post la abiturienta ekzameno li vivtenis sin kiel help-librotenisto kaj poste kiel desegnisto en varbagentejo. En la jaro 1945 li elmigris al Usono kaj kvar jarojn poste li ekloĝis en Parizo.

En 1951 li renkontis la desegniston Albert Uderzo. Goscinny nun verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis plurajn seriojn, inter alie Umpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la Tintin-magazino), kaj ekde 1959 Asteriks (Astérix), kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso kaj aperis parte ankaŭ en Esperanto.

Aliaj famaj verkoj estas: Le Petit Nicolas (desegnita de Jean-Jacques Sempé), Lucky Luke (desegnita de Morris) kaj Iznogud (desegnita de Jean Tabary).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj