Renkontiĝo de Calais

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Renkontiĝo de Calais okazita en Calais, Francio en la 7-a de aŭgusto 1904 estas la unua grava Esperanto-kunveno.

Komence de la 20-a jarcento, Esperanto estis preskaŭ nur skriba lingvo: oni ĝin malmulte parolis. Parolaj kontaktoj inter diversnacianoj uzantaj tiun lingvon estis rigardataj kiel io eksterordinara, kiu nepre altiris la atenton de la gazetaro. Post la sukcesa vizito de du rusaj kaj unu sveda esperantistoj al Francio, la esperantista grupo en Le Havre decidis mem provi la paroleblecon de Esperanto. En somero 1903, ĝi invitis kelkajn anglajn kaj unu ĉeĥan esperantiston al publikaj kunsidoj, en Esperanto.

La sukceso entuziasmigis la grupon kaj stimulis alian marbordan grupon, el Calais, en aŭgusto 1904, okazigi kongreseton en Calais kun apogo de esperantistaro de ĉemara angla urbo Dover. La renkontiĝo okazis utiligante kuradon de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francio.

La inviton akceptis pli ol 120 Esperantistoj (laŭ Edmond Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932, 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Auguste Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, M. Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Eduard Kühnl el Praha. La kunvenon prezidis kapitano Capé.

En tiu renkontiĝo, la advokato Alfred Michaux oficiale invitis la kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro, por la jaro 1905, kiu estos la unua Universala Kongreso de Esperanto. Laŭdire, kiam oni, en la fino de laboroj, rekomendis la okazo de aliaj internaciaj renkontiĝos en venontaj jaroj, Michaux ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“.

La 20-an horon la partoprenantoj per vaporŝipo "La Nord" vojaĝis al Dover, kie la Esperantistoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere (23-a horo), kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp.

Decidoj[redakti | redakti fonton]

La kongreso diskutis la demandojn:

  1. Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: "Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo".
  2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomoj.
  3. Pri Esperantista signeto; oni decidis: "La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo".