Saltu al enhavo

Auguste Capé

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Auguste Capé
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1868 (1868-07-04)
Morto 1-an de januaro 1916 (1916-01-01) (47-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 8589
v • d • r

Kapitano[1] Auguste CAPÉ [kape'], pseŭdonimo "Auguste Montrosier", naskiĝis la 4-an de julio 1868, mortis en 1916 dum la unua mondmilito en batalo de Verdun[2], estis franca kapitano kaj Esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905[3].

Capé estis fervora propagandisto, faris multajn paroladojn, precipe dum sia restado en Alĝerio, speciale en Alger, kaj tie fondis multajn grupojn, gvidis nombrajn kursojn. De 1904 li skribis artikolojn por Esperantaj gazetoj. La 7-an de aŭgusto 1904, en Kalezo (Calais), li prezidis kunvenon de Esperantistoj, kiu estis la "patrino" de niaj Universalaj Kongresoj (UK) komenciĝintaj per la 1-a UK en apuda Bulonjo ĉe Maro en la posta jaro 1905. En la sama jaro 1905 li iniciatis la fondon de la gazeto Alĝeria Stelo. Capé krome fondis kaj direktis la ilustritan revuon Tra La Mondo (1905-1908). Li tradukis de François Coppée: Unua ĉapitro de miaj memorskriboj, 1905.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n191-192 jul-aŭg 1916
  2. ↑ La Brita Esperantisto - Numero 141, Septembro (1916)
  3. ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]