Respondkupono de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Respondkupono estas pagilo kreita de la Universala Esperanto-Asocio por plifaciligi etajn pagojn inter esperantistoj.

Ĉar internacia respondkupono de la poŝto ne estas vendata en diversaj landoj, kaj ofte ili kostas senproporcie tro multe, UEA decidis krei apartan respondkuponon. Ĝi estas privata pagilo inter-Esperantista por faciligi precize tiujn etajn pagojn, alimaniere tro multekoste fareblajn.