Respublikana Partio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la partio "Parti républicain" de Francio. Samnoma partio ekzistas ankaŭ en Kebekio.

La Respublikana Partio (Parti républicain, PR) estis franca konservativa-liberala politika partio, kiu fondiĝis dum la jaro 1977. Ĝi daŭrigis la agadon de la nacia federacio de Sendependaj Respublikanoj (Républicains indépendants), kiun estis iniciatinta Valéry Giscard d'Estaing, prezidento de Francio inter 1974 kaj 1981.

Dum 1978, la Respublikana Partio alianciĝis kun centrismaj grupoj por formi la konservativan Union por la Demokratio de Francio (Union pour la démocratie française, UDF), konfederacio por subteni la prezidanton Valéry Giscard d'Estaing.

Ĝis la disrompiĝo de la konfederacio UDF dum 1998, la Respublikana Partio estis ĝia liberala branĉo. Dum 1997, ĝian laboron daŭrigis la partio Démocratie Libérale (demokratio liberala, DL) sub gvido de Alain Madelin, kiu mem dum 2002 unuiĝis kun aliaj konservativaj partioj en la nova partio UMP.

Prezidantoj

Sendependaj Respublikanoj

Respublikana Partio