Retkesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retkesto[Kontrolenda lingvaĵo]enreta retpoŝtilo estas programo, kiu mem estas provizita de la retpoŝta servilo. Ĝi funkcias en ordinara TTT-legilo, kaj ebligas teleregadon de la poŝtaĵoj, sen aparta retpoŝtila programo sur la loka komputilo: Oni vidas la ricevaĵojn kaj preparas la sendotaĵojn en la TTT-legilo, sed ili ne konserviĝas sur la loka komputilo.

Kutime la servo de retkesto inkluzivas personan retpoŝtan adresaron kaj stokejon de datumaroj. Multaj provizantoj de retkonekto ofertas retkeston aldone al sia cetera servo, kaj en por la kliento senkostaj retkestoj la uzado plejparte financiĝas pere de komercaj reklamoj.

Avantaĝaj estas la malgrandaj antaŭkondiĉoj, ĉar retpoŝtaĵoj alireblas el ĉiu ajn komputilo kun retkonekto kaj TTT-legilo, ankaŭ en bibliotekoj kaj aliaj publikaj komputilejoj. Malavantaĝaj estas, ke la retkestoj kompare al kutimaj retpoŝtiloj parte havas malpli da funkcioj, kaj ke krome la retpoŝtaĵoj nur iom pene povas esti stokataj sur loka komputilo tiel, ke poste ili komforte plulegeblas sen retkonekto.

Inter la unuaj popularaj retkestoj estis Hotmail, intertempe apartenanta al la servo Windows Live de Mikrosofto, kiu komencis sian servon la 4-an de julio 1996, okaze de la naskiĝtago de la ŝtato Usono.

Retkestaj programoj estas inter alie

  • Atmail (PHP, Ajax, retservilo Apache2),
  • Citadel/Ux (-GPL),
  • Internet Messaging Program (IMP) Horde-Groupware (PHP, -GPL),
  • SquirrelMail (PHP, -GPL),
  • RoundCube (PHP, Ajax -GPL)
  • Microsoft Exchange Server (komerca; Outlook Web Access [ĝis la programversio Exchange 2007] / Outlook Web App [ekde la programversio Exchange 2010])