Retroakronimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retroakronimo estas akronimo por kiu la interpreto nur post la enkonduko de la termino estas elpensita.

Kelkfoje la originala vorto jam estas akronimo. La retroakronimo tiam estas alia, nova signifo de la samaj literoj. La nova signifo estas elektata ĉar ĝi estas pli facile memorebla, aŭ ĉar la originala signifo ne plu estas akurata dum oni ne volas ŝanĝi la ekzistantan akronimon.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

  • SOS - Save Our Souls/Save Our Ships (Savu nin Oni Sinkas) - origine tiu kodo estis uzata ĉar ĝia Morsa kodo estas facile memorebla (· · · — — — · · ·)

Alia lingvo[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje oni klarigas la mallongigon en alia lingvo, ĉe kio la vortoj en la alia lingvo (hazarde) havas la samajn komencliterojn.

Ekzemploj:

  • Aidoso: Akirita Imuno-Deficita Simptomaro. (angle: Acquired ImmunoDeficiency Syndrome.)
  • Lasero: Lum-Amplifo per Stimulata Eligo de Radioj. (angle: Light Amplification by Stimulated Emission of Radiation.)