„ Materialisma instruo pri origino, evoluado kaj estonteco de homa lingvo: Marr (soveta lingvisto) instruas, ke antaŭe ekzistis ne buŝa, sed gesta (kinetika) lingvo, ke lingvoj ne devenis el unu fonto, sed kontraŭe kolektiĝis el diversaj lokoj per interkruciĝo kaj interfluo, ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj de la homoj, ke ili respegulas klasbatalon de la homa socio kaj tendencas al unu tutmonda lingvo, ensorbonta elementojn el ĉiuj lingvoj de la mondo. Marr kelkfoje sufiĉe favore diris pri Esperanto, sed li konsideras ĝin kiel surogaton kaj kiel malvaste individuan aferon, tamen utilan en kondiĉoj de eŭropa vivo. La estonta tuthomara lingvo - laŭ Marr - devas esti artefarita kaj ĝi estos „lingvo de nova sistemo, tute speciala, ĝis nun ne ekzistanta“ - eble eĉ ne sona, sed universale komprenebla per iu alia ankoraŭ netrovita maniero. N. NEKRASOV”