Mi havas Revon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Luther King dum la parolado

Revon havas mi (origine anglalingve I Have a Dream) estas la nomo populare donita al historie grava publika parolado (pli specife: diskurso) farita de Martin Luther King pri lia deziro de harmonia kunekzistado de blankuloj kaj nigruloj kiel egaluloj. Ĝi okazis je la 28-a de aŭgusto 1963 antaŭ la Monumento de Lincoln en Vaŝingtono dum la Marŝado al Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco[1] kaj signas ŝanĝopunkton de la Usona Movado por Civilaj Rajtoj[2]. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj registritaj paroladoj en la historio.

La parolado citis el pluraj fontoj inkluzive de la Biblio kaj la Usona Konstitucio. Jen unu el la plej famaj partoj de ĝi:

I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal."
Revon havas mi, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas jenan veraĵon memevidenta: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."

Sekvas la kompleta teksto de la parolado sur la ŝtuparo de la Linkolna Memorejo (Vaŝingtono D.C) en la jaro 1963-a.


Monumento memoriga pri Martin Luther King jr.

En la jaro 2011 pretiĝis en Vaŝingtono granda granita monumento memoriga al Martin Luther King jr.. Oni starigis ĝin borde de la Potomaka Rivero ne tre malproksima de la loko, kie Martin Luther King jr. tiam okazigis sian famiĝintan paroladon. Jen foto de la monumento kun la familio de Prezidento Barack Obama antaŭ ĝi. La figuro estas ĉirkaŭ dek metrojn alta.

Eksteraj ligiloj


Referencoj

  1. March on Washington for Jobs and Freedom Marŝado al Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco
  2. Civil rights movement in the United States Movado por Civilaj Rajtoj en Usono