Rexburg (Idaho)
Aspekto
Rexburg | |
urbo | |
Situo de Rexburg (ruĝa) enkadre de Kantono Madison, kaj de Kantono Madison en Idaho
| |
Oficiala nomo: Rexburg | |
Moto: "America's Family Community"[1] | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Idaho |
Kantono | Kantono Madison |
Situo | Rexburg |
- alteco | 1 483 m s. m. |
- koordinatoj | 43° 49′ N 111° 47′ U / 43.817 °N, 111.783 °U (mapo) |
Areo | 25,49 km² (2 549 ha) |
- de tero | 25,28 km² (2 528 ha) |
- de akvo | 0,21 km² (21 ha) |
Loĝantaro | 25,732 (2010) |
- loĝantaro 2 | 25 484 (proks., 2 012) |
Denseco | 1,01 loĝ./km² |
Municipigita[2] | 1883 |
Horzono | MST (UTC-7) |
- somera tempo | MDT (UTC-6) |
Poŝtkodo | 83440, 83441, 83460 |
Telefona antaŭkodo | 208 |
Situo de urbo en Usono
| |
Vikimedia Komunejo: Rexburg, Idaho | |
Retpaĝo: City of Rexburg, Idaho Website (angle) | |
Rexburg estas urbo en la orienta parto de la usona ŝtato Idaho. Ĝi situas en, kaj estas la ĉefurbo de, Kantono Madison.
Rexburg situas supre de ŝilda vulkano. En la ĉirkaŭaĵo de Rexburg troviĝas pluraj aliaj vulkanoj de diversaj specoj. Pro la vulkane riĉigita grundo la regiono produktas famkonatajn grandajn, amele riĉajn terpomojn.
En 1976 Rexburg suferis plurtagan subakviĝon pro inundo kaŭzita de la disfalo de la digo Teton. Muzeo pri la inundo kaj aliaj aspektoj de la historio de Rexburg troviĝas en la mormona tabernaklo.
La urbo estas centro de mormonismo, havante templon kaj tabernaklon, kaj estante la sidejo de la universitato BYU-Idaho.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ City of Rexburg, Idaho. City of Rexburg, Idaho. Alirita September 2, 2012 .
- ↑ Rexburg, Idaho. City-Data.com. Alirita September 2, 2012 .
- Bazita sur la angla Vikipedio.