Konstruaĵo Europa
Rezideja Palaco Résidence Palace | |
---|---|
situo: | Rue de la Loi 155, Bruselo, Belgio |
nunaj posedantoj: | Konsilio de la Eŭropa Unio, Eŭropa Konsilio |
konstruo: | inter la jaroj 1923 kaj 1927 |
etaĝa areo: | 45.000 m² da oficejoj kaj konferencejoj plus 15.000 m² por infrastruktura areo |
koordinatoj: | 50° 50' 32" norde, 4° 22' 50" oriente |
Rezideja Palaco estas konstruaĵo en la eŭropa kvartalo de Bruselo. Konstruita dum la epoko inter la du mondmilitoj, ĝi parte listiĝas kiel historia monumento. Post la Dua Mondmilito ĝi fariĝis gazetara centro por diversaj institucioj de la Eŭropa Unio. Momente ĝi restaŭriĝas kaj ampleksiĝas, por laŭ la planoj dum la jaro 2013 akcepti la Konsilion de la Eŭropa Unio.
La konstruaĵo situas en la centra strato rue de la Loi de la eŭropa kvartalo. Apud la konstruaĵo troviĝas la domo Justus Lipsius, la nuna adreso de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj aliflanke de la strato troviĝas la konstruaĵoj Berlaymont kaj Charlemagne ("Karolo la Granda") de la Eŭropa Komisiono.
Koordinatoj: 50° 50' 32" norde, 4° 22' 50" oriente