Rezső Kőnig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezső Kőnig [reĵO kOnig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőnig Rezső estis hungara kemiisto, farmakologo.

Rezső Kőnig [1] naskiĝis la 7-an de julio 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de oktobro 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Kőnig akiris diplometon en industria altlernejo en 1919. Ekde la sekva jaro li eklaboris en signifa uzino pri medikamentoj en sia naskiĝurbo. Li atingis la rangon ĉefinĝeniero en 1938. Post 3 jaroj li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Ekde 1946 li estis uzinestro, post 2 jaroj li establis esploran laboratorion. En 1952 li kandidatiĝis. Inter 1963 kaj 1968 li estis laboratoriestro, poste li pensiuliĝis.

Li havis mondan patenton pri Ultraseptyl, krome li partoprenis en kreoj de Hypotiazid, a Chlorurit, Fonurit. Li ricevis premion Kossuth en 1955, en 1961 malpli gravan premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.