Richard Erik Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Richard E. Hill)
Richard Erik Hill
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1949 (1949-06-10) (74-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Richard Erik HILL , kromnomita Rik, (naskiĝis en 1949) estas usona astronomo.

Li estis kaj restis amatora astronomo. Li laboris ĉe la Nacia Observatorio de Kitt Peak kaj por la kampanjo Catalina Sky Survey. Li estas ano de la "ALPO" Association of Lunar and Planetary Observers de 1973.[1]

Krom astronomio, liaj ĉefaj ŝatokupoj estas la fosilioj[2] kaj la bonsajoj.[3]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 7 asteroidoj[4] inter 2000 kaj 2003. Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ 27 kometojn : 19 periodajn kometojn kaj 8 ne-periodajn kometojn, kaj kunlaboris al la malkovro de la kometo P/2011 VJ5 Lemmon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2003 li ricevis la premion de la ASO Annual Contributions to Astronomy[5]

La asteroido 118945 Rikhill[6] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]