Richard Huss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Richard HUSS (naskiĝis la 2-an de februaro 1885 en Hungara reĝlando en Beszterce (nun en Rumanio), mortis la 14-an de februaro 1941 en Debreceno) estis lingvisto, filologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Richard Huss apartenis al la germana minoritato. Li studis en la universitatoj de Vieno kaj Strassburg, poste en Marburg an der Lahn por studadi la laborojn de la germana lingvoatlaso. En 1907 li estis privatprofesoro en Strassburg, en jaroj de 1908-1910 en Nancy, en 1911 germanlingva lektoro en la universitato de Bordeaux.

En 1912 li estis privatprofesoro de la Universitato de Koloĵvaro pri la stato de la lingvoatlaso. En 1913 li estis eksterordinara profesoro de la reformita kolegio, de 1914 ordinara profesoro, poste de 1918 publika ordinara profesoro de la universitato de Debreceno.

Li havis la koncepton, ke la saksoj de Transilvanio devenas el Luksemburgo. Li estis vicprezidanto de la Ungarländische Deutsche Volksbildungsverein en 1934-35, kunulprezidanto de la Volksdeutsche Kameradschaft en 1935-38, eldonisto de Deutschen Volksboten.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vergeleichende Lautlehre des Siebenbürgisch-Moselfrankisch-Ripuarischen mit den moselfrankischen und wallonischen Mundarten (Nagyenyed-Nagyszeben, 1908);
  • Az erdélyi német nyelvjárás tanulmányozás mai állása (Bp., 1913);
  • Der Name der Germanen (Debrecen, 1924).

Fonto[redakti | redakti fonton]