Rieseneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La baroka ĉasadensemblo de Rieseneck estas protektita monumento koncerne teĥnikon kaj historion de ĉasado en la 18-a kaj 19-a jarcentoj situanta inter Hummelshain kaj Kleineutersdorf en la Distrikto Saale-Holzland.

Panoramo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi fariĝis por kontentigi la ĉasadpasion de la dukoj de Saksio-Gotao-Altenburg kaj funkciis ĝis la fino de la Unua Mondmilito. En 1987 ekis la restaŭraj laboroj. Simila areo duone elfosita troviĝis sur la Kickelhahn apud Ilmenau.

Krom la ĉasadareo propradire kun ankoraŭ hodiaŭ traireblaj galerioj kaj subterenaj gangoj apartenas al la areo ankaŭ la t.n. Verda Domo (Grünes Haus) kaj la Duka Trono (Herzogsstuhl). La lasta estis ripozrifuĝejo dum ĉasado, la unua gastigis invititajn nobelajn hobiĉasistojn. Ĉe Blasehaus (laŭvorte: blovdomo) la vartisto allogis la bestaron al la nutrado per kornosignaloj.

Pri la historio de la ensemblo ekzistas ekspozicieto je Kastelo Leuchtenburg. Ne tro for troviĝas la Nova ĉaskastelo Hummelshain; proksimas ankaŭ Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia kaj Rainer Hohberg: Die Hummelshainer Jagdschlösser und die Jagdanlege Rieseneck, eld. de Förderverein Schloß Hummelshain 2007, ISBN 978-3-00-022763-9
  • Wilhelm von Kügelgen: Jugenderinnerungen eines alten Mannes, Lepsiko 1959 (represita).
  • Christa Reißig: Historische Jagdanlage auf dem Kickelhahn (Ilmenau), en: Thüringer Monatsblätter 29/2009, p. 297
  • Hubert Engmann, Ralf Irmer, Manfred Thron: Untersuchungen an einer neuzeitlichen Jagdanlage auf dem Kickelhahn bei Ilmenau, Ilm-Kreis, en: Neue Ausgrabungen und Funde in Thüringen. Kajero 4, Vajmaro 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]