Rigideco
La rigideco estas meĥanika eco, kiu indikas la rezisto de korpo, peco aŭ objekto al elasta deformiĝo (ekzemple, risorto). Ju pli peco estas rigida, des pli oni devas apliki sur ĝi grandan streĉon por ricevi la saman deformiĝon.
Difino
Linia rigideco
La rigideco, notata k estas la proporcia koeficiento inter la streĉo S kaj la deformiĝo x
en kiu
- S estas la streĉo
- x estas la deformiĝo
ekzemple, se S esta tiro aŭ premo (du oponataj fortoj laŭ sama direkto), en neŭtono; x estos pligrandiĝo aŭ malpligrandiĝo, en metro. La rigideco estas tiam mezurata per neŭtono en metro (N/m)
Turna rigideco
en kiu
- M estas la torda momanto
- θ estas la angula deformiĝo
Oni povas paroli pri turna rigideco en tordo aŭ flekso La deformiĝo mezuriĝas en radianoj kaj la momanto en neŭtono.metro. La rigideco estas tiam mezurata per neŭtono.metro en radiano (N.m/rad)