Rik Battaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rik Battaglia kiel Rollins
Rik Battaglia kiel Rollins

Rik Battaglia (Riccardo Battaglia) naskiĝis la 18-an de februaro 1927 en itala urbo Corbola (Rovigo). Li elkreskis en mizeraj rilatoj. Li neniam ekkonis sian patron, la patrinon li vidadis nur malofte. Pri lia edukado zorgis nur lia avino kaj onklino. Li trabatis sin tra la vivo en diversaj porokazaj okupoj, li laboris kiel rivera ŝipisto kaj kiel la 17-a jara li gvidis ŝarĝŝipon al Korfuo, e Istanbulon kaj ĝis Nigra maro. Kiam li laboris kiel laboristo en drinkejo en Milano, ekvidis lin reĝisoro Mario Soldati kaj li proponis al li ĉefan rolon en filmo Die Frau vom Fluss sur flanko de Sophia Loren. La filmo solenis grandean sukceson kaj ekstartis al Rik brilan aktoran karieron. Li ricevis aktoran klerecon en roma Centro Sperimentale di Cinematografia kaj antaŭ kamerao li venis ĉefe en "sandalaj" filmoj, kiel estis ekz. HannibalJulius Cäsar, der Tyran von Rom. En 1957 li akiras rolon en ermana filmo Liane, die weiße Sklavin, kie li rolis surflanke de Marion Michael.

En 1963 Artur Brauner kontraktis lin por sia vesterno Old Shatterhand, sed rompo en lia kariero venas en 1964, kiam li akiras ĉefan rolon de malbonulo en orientala okazintaĵo Ĵut. Sekvas pluaj filmoj de May kiel La trezoro de aztekoj kaj Piramido de dio de suno (ambaŭ en 1965). Li fariĝas baza aktoro de ondo de la filmoj de May kaj en 1965 li kontrakte devligas sin al Horst Wendlandt al grava parto Rollins, murdisto de Winnetou, en filmo Winnetou III. Fine li rolis ankaŭ ĉe la tria el prodecentoj de filmoj de May de la 60-aj jaroj, ĉe fratoj Georg kaj Franz Marischka-oj - en filmo La trezoro de inkaoj (1966). Iom disigitan impreson lasis lia prezentiĝo en malfrua vesterno Old Firehand (1966): unufoje en sia filma prezento en filmoj de May Bataglia staris je flanko de bono - por fanuloj absolute neakceptebla. En fina filmo de winnetoua serio Winnetou kaj Old Shatterhand en Valo de morto (1968) li jan denove kreis rolon de malbonulo Murdock.

En plua periodo de sia vivo li ricevis rolojn en diversaj spageti-vesternoj kaj en filmaj adaptoj de Jack London. Li estis videbla ankaŭ en filmo de Sergio Leone Todesmelodie (1971) kaj li rolis ankaŭ surflanke de Terence Hill en filmo Nobody ist der größte (1975). En la 70-aj kaj la 80-aj jaroj li estis aperanta en duavicaj mafiaj filmoj kaj li suferis en tikliĝemaj seks-filmoj. Al la simpatia kaj la eminenta aktoro, kiu nun vivas kun la edzino en Romo, estis en la jaro 1995 donita prezo Scharlih, kio estas la plej malnova kaj la plej fama aprezo kunigita kun nomo de Karl May.