Rilatanarĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rilatanarĥio (rilato-anarĥio) estas la apliko de anarkiismaj principoj al intimaj rilatoj. Kelkaj speciale gravaj valoroj inkluzivas aŭtonomecon, kontraŭ-hierarkiajn praktikojn, mankon de ŝtata kontrolo, kontraŭ-normigado kaj komunuman interdependecon.

Rilatanarĥio povas esti konsiderata kiel speco de ne-monogamio, sed plie ĝi estas eksplicite kontraŭ-monogamio. Ĉi tiu diferencas de pluramemo kaj aliaj formoj de "amkuniĝo".

En rilatanarĥio, rilato kiu estas seksa, ne prenas prioritaton rilate al platona rilato. Por anarkiisma rilato, intima amiko, seksa partnero, kaj ĉambrokunulo aŭ "nestanta partnero" ĉiuj povas porti egalan gravecon.

La vorton rilatanarĥio kreis Andie Nordgren 2006 en sia eseo "The short instructional manifesto for relationship anarchy" ("La mallonga instrua manifesto pri rilata anarĥio"), tradukita de ŝi mem el la sveda.

Notoj[redakti | redakti fonton]