Riverdelfenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Riverdelfeno)
Inia.jpg
Inia
Inia range map PLoS ONE
Cetacea range map South Asian river dolphin

Riverdelfenoj estas grupo de tute akvovivantaj mamuloj kiuj vivas ekskluzive en nesalaj aŭ saletaj akvoj. Ili estas neformala grupigo de delfenoj, kiu estas parafiletika grupo ene de la infraordo de Cetacoj. La riverdelfenoj enhavas la nunajn familiojn Platanistedoj (hindiaj riverdelfenoj), Iniedoj (Amazoniaj delfenoj), kaj Pontoporiedoj (Laplataj delfenoj). Estas kvin nuntempaj specioj de riverdelfenoj, kaj du subspecioj. Riverdelfenoj, kun aliaj cetacoj, apartenas al la klado Cetartiodactyla (Parhufuloj), kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj nome la hipopotamoj, el kiuj ili diverĝs antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj.

Riverdelfenoj estas relative malgrandaj kompare kun aliaj delfenoj, kaj evoluis por survivi en varmaj, neprofundaj akvoj kaj fortaj riverfluejoj. Ili gamas laŭgrande el 5-futaj (1.5 m) longaj hindiaj riverdelfenoj al la 8-futa (2.4 m) kaj 220-punda (100 kg) Amazona riverdelfeno. Kelkaj specioj montras ekzemplojn de seksa dimorfismo, laŭ lio la maskloj estas pli grandaj ol inoj. Ili havas aerodinamikajn korpojn kaj du membroj kiuj estas modifitaj en naĝiloj. Riverdelfenoj uzas siajn konusformajn dentojn kaj longajn bekojn por kapti rapidajn predojn en neklara akvo. Ili havas bone disvolvigitan aŭdkapablon kiu estas adaptita kaj por aero kaj akvo; ili reale ne fidas je vidkapablo ĉar la akvo kie ili naĝas estas kutime tre kotenhavaj. Tiuj specioj estas tre bone adaptitaj al vivado en varmaj, neprofundaj akvoj, kaj, malkiel ĉe aliaj cetacoj, havas malmulte aŭ nenian grasaĵon.

Riverdelfenoj ne estas tre amplekse distribuataj; ili estas ĉiuj limigitaj al certaj riveroj aŭ deltoj. Tio faras ilin tre vundeblaj pere de habitatdetruo. Riverdelfenoj manĝas ĉefe fiŝojn. Masklaj riverdelfenoj tipe pariĝas kun multaj inoj ĉiujare, sed inoj pariĝas nur ĉiun duan aŭ trian jaron. Idoj tipe naskiĝas printempe aŭ somere kaj inoj faras ĉiujn zorgojn por zorgi ilin. Riverdelfenoj produktas varion de voĉoj, kutime en la formo de klakoj kaj fajfoj.

Riverdelfenoj estas rare tenitaj en kaptiteco; bredosukceso estis malmulta kaj la animaloj ofte mortas post malmultaj monatoj de kaptiteco. Je 2015, estis nur kvar riverdelfenoj en kaptiteco.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]