Rivero Çoruh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rivero Çoruh

La rivero Çoruh (kartvele ჭოროხი, turke Çoruh, prononcu Ĉoruĥ) fontas en la Montaro Mescit (3225 m) en nord-orienta Turkio kaj fluas tra Turkio (421 km) kaj Kartvelio (26 km) al la Nigra Maro.

Ĝi estas la lasta nature lasita rivero de Turkio kaj fama inter sportaj kajakistoj. La river-valo estas riĉa je plantaj kaj bestaj specioj, parte protektitaj.