Sokoto (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Sokoto)
Sokoto (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 600 km
Fluo
Geografio
Landoj Niĝerio
Regionoj [[]]
vdr
Mapo de la drenbaseno de la rivero Sokoto.

Sokoto (iam konata kiel Gublin Kebbi) estas rivero en nordokcidenta Niĝerio kaj alfluanto de la rivero Niĝero. Ĝi ekfluas ĉe Funtua sude de la Ŝtato Kacina, ĉirkaŭ 275 kilometrojn laŭ rekta linio el la urbo Sokoto. Ĝi fluas nordokcidente, pasas ĉe Gusau en la Ŝtato Zamfara, kie la Gusau Akvobaraĵo formas rezervejon kiu liveras akvon al la urbo. Pli suben la rivero eniras en la Ŝtato Sokoto kie ĝi pasas ĉe urbo Sokoto kaj eatas aligita de la rivero Rima, poste turnas suden kaj fluas tra Birnin Kebbi en la Ŝtato Kebbi. Ĉirkaŭ 120 kilometrojn sude de Birnin Kebbi, ĝi atingas sian kunfluejon kun la rivero Niĝero.

La ebenaĵoj ĉirkaŭ la rivero estas tre amplekse kultivataj kaj la rivero estas uzata kiel fonto de irigacio. La rivero estas ankaŭ grava rimedo por transportado. La Akvorezervejo Bakolori, ĉirkaŭ 100 kilometrojn supren el Sokoto, estas grava rezervejo en la rivero Sokoto. Ĝi ludas gravan rolon por la agrikulturo de pli malsupraj ebenaĵoj.