Riverside (rokgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riverside
Riverside koncertanta en Milano en 2019
Riverside koncertanta en Milano en 2019
Bazaj informoj
Deveno Pollando Varsovio Pollando
Ĝenroj Progresiva roko
Progresiva metalroko
Aktivaj jaroj 2001–Nuntempo
Eldoninto InsideOut Music, Mystic Production, Laser's Edge
Retejo www.riversideband.pl%20
Membroj

Mariusz Duda
Piotr Kozieradzki
Michał Łapaj

Antaŭaj membroj

Piotr Grudziński (†)
Jacek Melnicki

vdr


Riverside estas progresivroka pola grupo el Varsovio. Ĝi estis fondita en 2001 de Mariusz Duda (kantisto, basgitaristo), Piotr Grudziński (gitaristo) kaj Piotr Kozieradzki (drumisto). Ilia muzika stilo estas miksaĵo de Porcupine Tree, Pain of Salvation, Anathema, Opeth, Oceansize, Pink Floyd, Marillion kaj Dream Theater.

Historio[redakti | redakti fonton]

La klavaristo Jacek Melnicki aniĝis en 2001 sed forlasis la grupon en 2003, li estis anstataŭita de Michał Łapaj. En 2016, Piotr Grudziński subite mortis pro koratako. La grupo decidis ne anigi novan gitariston, kaj Mariusz Duda ekprenis tiun rolon studie. Tamen, ili dungis la gitariston Maciej Meller por la koncertoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2003 : Out of Myself
  • 2005 : Second Life Syndrome
  • 2007 : Rapid Eye Movement
  • 2009 : Anno Domini High Definition
  • 2013 : Shrine of New Generation Slaves
  • 2015 : Love, Fear and The Time Machine
  • 2016 : Eye of the Soundscape
  • 2018 : Wasteland
  • 2023 : ID.Entity