Riviera Flughaveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riviera Flughaveno
flughaveno
IATA: ALL ICAO: LIMG
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Ligurio
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Albenga (6 km)
Alteco m
Geografia situo 44° 2′ 45″ N, 8° 7′ 32″ O (mapo)44.0458338.125556Koordinatoj: 44° 2′ 45″ N, 8° 7′ 32″ O (mapo)
Riviera Flughaveno (Italio)
Riviera Flughaveno (Italio)
DEC
Riviera Flughaveno
Riviera Flughaveno
Situo de Riviera Flughaveno
Map
Riviera Flughaveno
vdr

Riviera Flughaveno (IATA: ALL, ICAO: LIMG), antaŭe nomita Albenga Flughaveno, estas en nordokcidenta Italio, en regiono Ligurio.[1] Ĝi estas sur la itala Riviero inter Savona kaj Imperia, proksimume sep kilometroj okcidente de la urbo Albenga, en la komunumo Villanova d'Albenga.

Situacio[redakti | redakti fonton]

Riviera Flughaveno en Villanova d'Albenga

Riviera Flughaveno estas plejparte uzata por ĝenerala aviado en la Norda mediteraneo, kun internacia vojaĝado kaj transportado faciligata de la ĉeesto de italaj Doganoj. La flughaveno estas ankaŭ uzata de la itala aeroplana fabrikisto Piaggio Aerospace. La kurejo, mezuranta ĉ. 1 500 metroj en longeco, povas esti uzata de aviadilo ĝis 60 tunoj de maksimuma ekfluga pezo.[2] Riviera Flughaveno estas bone konektita al ĉiuj financaj kaj turismaj centroj sur la itala kaj franca Riviera per aŭtovojo A10 kaj la strato Aurelia (SS1). Dum Monte-Carlo estas vojaĝado de malpli ol unu horo de aŭto, helikoptera firmao bazita ĉe la flughaveno povas konekti pasaĝerojn de la kurejo rekte al la Princlando Monako en malpli ol 20 minutoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1922, flugokampo kun 900 metra herba kurejo estis malfermita en Villanova d'Albenga. Sep jaroj poste, en 1929, aviadila fabrikisto Piaggio establis fabrikon sur la ejo. En 1937, la herba kurejo fariĝis la unua tarmac-kurejo en Italio kaj en la sekvantaj jaraj hangaroj estis ankaŭ aldonita.Ĝi estis uzita de la militistaro dum la dua mondmilito, kaj poste, en 1946, ĉiuj militaj difektigoj riparitaj, ĝi revenis al la civila uzo kaj estis enhorarigitaj flugojn al Romo. Riviera Flughaveno estis la ĉefa flughaveno en la regiono Ligurio ĝis 1962 kiam la flughaveno en Ĝenovo malfermiĝis. En 1968, ĉiuj laŭplanaj kaj luaj flugoj estis translokigitaj de Riviera Flughaveno al la flughaveno de Ĝenovo. Piaggio ankaŭ movis la produktadon al Ĝenovo. Por la sekvantaj tridek jaroj, Riviera Flughaveno estis uzita plejparte por ĝenerala aviado. En la somero de 1997, komercaj flugoj al Korsico, Sardinio kaj Romo estis proponitaj, tamen kun malgranda ekonomia sukceso. En 2014, Piaggio Aerospaco revenigis siajn aktivaĵojn de Ĝenovo al Riviera Flughaveno kaj en 2015, la lokaj komunumoj decidis vendi kaj privatigi la flughavenon.[4] La novaj posedantoj planas modernigi la flughavenon kaj proponi eksklusivajn servojn por la privataj kaj komercaj jetoj funkciantaj en la regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

 

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]