Rjomjong-strato
Aspekto
Rjomjong-strato (koree 려명거리) estas grava ŝoseo aŭ nov-urba projekto en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio.
La strato situas en Taesong, ĉirkaŭe estas Kumsusana Palaco de la Suno.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo "Rjomjong" signifas "sunleviĝo" en la Korea lingvo.
Projekto
[redakti | redakti fonton]La projekto estis proponita de Kim Ĝong-un en marto 2016 kaj la konstruado estis komencita en aŭgusto 2016 kaj finiĝis en aprilo 2017.
Totalaj kostoj estis 170 miliardoj da ŭonoj kaj la totalaj areoj estas 151 500 ㎡.