Rjukan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rjukan estas komunumo en suda Norvegio, en provinco Telemark, je 180 km okcidente de Oslo. La loko estas samtempe administrejo por komunumo Tinn. Rjukan situas en la mallarĝa Vestfjord-valo, kiun limas norde Hardangervidda kaj sude la montaro Gaustatoppen (alto 1883 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĉ. 1907 vivis en la valo nur 50 familioj, poste plimultiĝis la loĝantaro danke al la konstrataj akvocentraloj. En 1909 aperis tie fervoja konekto, en 1911 oni konstruis akvocentralon ĉe Rjukanfossen kaj aliaj akvofontoj. La akvocentralo Vemork estis siatempe la plej granda en la mondo. Oni konstruis en la sekvaj jarojn pluajn akvocentralojn kaj en 1917 vivis jam ĉ. 10.000 homoj en Rjukan kaj ties ĉirkaŭo. Rjukan evoluis al industria centro de Norvegio.

Rjukan iĝis mondkontata dum la dua mondmilito. Norvegaj esploristoj komencis antaŭ la milito produkti malpezan akvon en la kemia kaj akvocentralo Vemork (malkovrita en 1931). La malpeza akvo estis necesa helpaĵo al nuklea ĉenreago kaj atomkerna dividiĝo, tio estas la konstruo de atombombo.

Post la okupo de Norevegio en aprilo de 1940, la esploraj rezultoj kaj la ekzistanta stoko el malpeza akvo venis al la okupantaj germanoj (Norsk Hydro). Laŭ aliaj fontoj, la francoj povis savi la stokon.

Por elemini la eblan minacon per germana atombombo, ekis du Halifaks-portaviadiloj kun po unu Hight Speed Horsa- ŝarĝoporta glisilo en la nokto de 19-a/20-a de novembro 1942 de la skota Skitten en direkton de Vemork. La „Operation Freshman“ estis kunlaboro de la brita Royal Engineer, la Special Operations Executive (SOE) kaj la norvega rezista movado kaj celis detruon de la produktado kaj stokoj. La unua surteriĝa provo ne sukcesis, unu aviadiloj kaj du glisiloj disiĝis sur montoj de Hardangervidda kaj nur unu Halifakso revenis en Skotlandon. La aliaj travivantojn kaptis la germana Wehrmacht, kiu transdonis ilin al la Gestapo kaj kiu jam samtage ekzekutis ilin. Entute vundiĝis, mortis, kaptiĝis 39 britaj soldatoj. (En decembro de 1945, la viktimoj estis elterigitaj kaj estis juĝmedicine esploritaj. La restaĵoj estis reentombigitaj en tombejo de Helleland.)

La dua operacio okazis en februaro de 1943, kiam surteriĝis norvegaj partizanoj en la Hardangervidda-altaĵo. Tiu grupo sukcesis la 27-an de februaro eksplodigi plimulton de la cisternoj de la koncentrigila ekipaĵo. La plimulto de la 12-membra norvega grupo sukcesis fuĝis en la neŭtralan Svedio, dum kelkaj rezistantoj funkciigis etan radiostacion sur la Hardangervidda.

La germanoj rekonstris la detruitajn produktilojn jam en somero de 1943. Tiam Usono decidis forte bombardi la tutan kontruaĵon. La 16-an de novembro, 140 bombaviadiloj de tipo B-17 „Flying Fortress“atakis la akvocentralon Vemork kaj la esploran instituton. La konstruaĵo tiam estis damaĝita kaj la germanoj ĉesigis strebojn por plua produktado de la malpeza akvo. La atako daŭris 30 minutojn kaj mortis aŭ vundiĝis dum tio 21 norvegaj civitanoj.

La restintajn restaĵojn volis la germanoj kunporti en Germanion (februaro de 1944) per fervojo, ŝipo. La partizanoj sukcese baris tion.

La 20-an de februaro 1944 kaŝiris tri membroj de la norvega SOE-Kommando sur la ŝipon Hydro, kiu volis liveri la vagonojn kun la bareloj tra Tinnsjø. Ili kaŝis eksplodaĵon inter la maŝinejo. Kiam la ŝipo estis mar-meze, prokrastilo (tempumilo) eksplodigis la ŝipon, kiu sinkis ene de sekundoj, kun 50 bareloj (kelkaj, neplenaj restis surakve) kaj 4 germanajn soldatoj kaj 14 norvegoj. Je tio memorigas memorskuplto, proksime al la sinkejo.

Post la milito, la influo, graveco de Norsk Hydro en Rjukan malpliiĝis pro la malfacile alproksimebleco. La akvocentraloj restis ĉefa ekonomia branĉo de la ĉirkaŭo.

Rjukan hodiaŭ estas grava turisma celo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gaustatoppen – elvidejo kaj skiareo
  • Gaustabanen – fervojo en la monto Gaustatoppen liveras turistojn de 1150 m al 1800 m
  • Rjukanfossen – 105 m-oj alta akvofalo
  • Tinnsjø – fjord-simila maro, 45 km-ojn longa kaj profunda ĝis 434 m
  • Akvocentralo Vemork – hodiaŭ estas industria muzeo kun ekspoziciejo pri la sabotaĵa ago en la dua mondmilito
  • Krossobanen – plej alte situanta ŝnurfervojo de Norda Eŭropo. Konstruita en 1928 fare de Adolf Bleichert
  • Tinn Museum – Loka muzeo kun konstruaĵoj, instalaĵoj kaj invantaĵoj de 1550 ĝis 1900.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Kjerringsveiven – plej granda virina migra tago de Norvegio
  • Norseman – ekstrema triatlono tra 226 km kaj 1800 m atodiferenco
  • Solfest – ĉiujara festo por realveno de la sunlimo en la valon.
  • FIS Telemark World Cup