Rjutin-afero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rjutin-afero de 1932 estis la lasta klopodo oponi la sovetan gvidanton Josif Stalin en la Soveta Komunista Partio.

Martemjan Rjutin (1890-1937) estis malnova bolŝeviko kaj komunista gvidanto de Moskvo en la 1920-aj jaroj. Li verkis en junio de 1932 "Apelacio al ĉiu membro de la Tut-Unia Komunista Partio (bolŝevika)". La dokumento havis 200 paĝojn kaj estas konata kiel "Rjutina Platformo". En la dokumento, li alvokis por ĉesigo de la perforta kolektivigo ("paco kun la kamparanoj"), malakcelo de la industriigo, remembrigo de forpelitaj, eksigitaj partianoj inkluzive Lev Trockij kaj "freŝa starto". Unu ĉapitro de la Platformo estis dediĉita al personeco de Stalino, kiun Rjutin nomumis "tombofosisto de la revolucio" kaj "diabla genio de la partio kaj la revolucio". Rjutin argumentis, ke "sen elimino de Stalin, estas neeble restaŭri sanon de aŭ la Partio aŭ la lando."

Rjutin en 1936

La Rjutina Platformo estis disdonita inter amikoj de Rjutin kaj iamaj opoziciaj gvidantoj en Moskvo en la somero de 1932. La sekreta polico OGPU baldaŭ raportis la aferon al Stalin. Oni identigis Rjutinon kiel verkiston la 23-an de septembro 1932 kaj oni arestis lin. La 2-an de oktobro, la supozita Rjutin-grupo estis pelita el la Komunista Partio, la dokumento neiigita (enhavo de la dokumento estas konata el la sekretpolica arĥivo). OGPU referis la aferon al la Politburoo. Oni ne trovas dokumentojn de kunsido de la Politburo pri la afero. Oni supozas, ke pro interna misakordo, Rjutin estis punita ne al morto sed nur al 10-jara prizono. 29 aliaj personoj same ricevis prizonpunon.

Rjutin estis ekzekutita en 1937 dum la Granda Purigo.