Roșia Montană
Roșia Montană [roŝja montana] (hungare: Verespatak vereŝpatak, germane: Goldbach) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Abrud. Administre apartenas al ĝi Bunta, Daroia, Cărpiniş, Coasta Hentii, Curături, Girda-Bărbulești, Ignătești, Corna, Ţarina kaj Vârtop.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 2907 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1872 (rumanoj, 5,3 % hungaroj).
Historio
Ĝi estas unu el la plej malnovaj ortrovejoj de Eŭropo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye).
Fonto
Renomaj personoj
- Ábel Barabás (19-a de aŭgusto 1877 – Kolozsvár, 5-a de junio 1915): literaturhistoriisto, esperantisto.
- Miklós Barabás pastro, eklezia verkisto.
- György Floznik (12-a de junio 1888 – Alba Iulia, 5-a de aprilo 1954): germanisto, parokestro.
- József László (ĉ. 1834 – Kolozsvár, 15-a de aprilo 1908): inĝeniero pri minejoj, inventisto.
- Pál Székely (*24-a de marto 1924): kuracisto, esploristo.
- Géza Pap (Verespatak, junio 1920 – Kluĵo, marto 2002) pri agrikultura inĝeniero.
- István Pap (23-a de februaro 1915 – Cluj-Napoca, 5-a de februaro 1994) agrikulturakademia profesoro, ano ekstera de la Hungara Scienca Akademio.
- Ferenc Patsch (1-a de majo 1919 – Budapest, 4-a de aŭgusto 1979): inĝeniero pri minejoj, laŭreato de Kossuth-premio (1952).