Ferenc Patsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PATSCH Ferenc (paĉ) estis hungara inĝeniero pri minado, laŭreato de Kossuth-premio (1952). Li naaskiĝis en Verespatak 1-an de majo 1919 kaj mortis en Budapeŝto 4-an de aŭgusto 1979.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Minadserva Meritmedalo (1960)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ptsch komencis siajn studojn en 1937 en la Politeknika Universitato Reĝo Karlo la 2-a en Bukareŝto, li daŭrigis ĝin en 1940 en Sopron, kie li havigis diplomon de inĝeniero pri minado en 1942. Ĝis 1950 li laboris plejparte ĉe MAORT (Hungara Oleoindustria Akcia Societo). Ĝis 1955 en Lovászi li estis uzinestra ĉefinĝeniero ĉe la Hungara-Soveta Oleindustria Akcia Societo. Inter 1957 kaj 1964 li estis ĉefinĝeniero de Transdanubia Ŝtonoleborada Uzino. Ekde 1-a de marto 1964 li estis gvidanto de Borada Ĉefsekcio de Landa Ŝtonolea kaj Gasindustria Trusto (OKGT), pli poste gvidanto de la Internacia Ĉefsekcio. Ĝis sia pensiuliĝo li estis la fakkonsilanto de ĝenerala direktoro de OKGT. Li havas gravajn fakverkojn kaj hungare kaj en fremdaj lingvoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lendvai L.: P. F. (Kőolaj és Földgáz, 1979. 12. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]