Lovászi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lovászi [lova:si] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. La nomo de la vilaĝo (~ĉevalisto) aludas al pri frua ĉevalobredado.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, inter rojo nomata Kerka kaj Slovenio, laŭ traira flankovojo. Lenti troviĝas 11, Letenye 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1322 en formo “Louazi” kaj tiam menciiĝas ankaŭ najbara vilaĝo Kutfej. Turnopunkto estis en vivo de la vilaĝo la malkovro de nafto kaj tergaso en 1940. Tio alportis infrastrukturan evoluon kaj apogon de la loka kulturo, sporta rondo, se ne paroli pri la impona loĝkvartalo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la historio pli ofte estis inundoj, la lasta okazis en 1951. La naftoekspluato kulminis en la 1960-aj jaroj, kiam laboris pli ol 400 borputoj sur la naftokampo. Lovászi estis tiutempe centro de la naftoindustria administra centro, la fakuloj de tie ekiris al novaj malkovroj. Poste la centro translokiĝis. Al la vilaĝo aliĝis en 1964 la najbara Kútfej. Ekde 2008 ankaŭ Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, gastejo, restoracio, vendejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]