Robert Trögel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert TRÖGEL estis germana doktoro pri filozofio, lerneja inspektoro kaj esperantisto. Li naskiĝis la 24-an de aprilo 1888 en Rehau-Faßmannsreuth, Bavario. Robert Trögel enkondukis Esperanton en la instruistan seminarion de Auerbach (Supra Palatinato). Li partoprenis la internacian konferencon pri Esperanto en la lernejoj, Ĝenevo, 1922, kaj la internacian konferencon por la uzado de Esperanto en la sciencoj puraj kaj aplikataj, Parizo, 1925, kie li reprezentis la Ĝeneralan Sciencan Asocion, kies prezidanto li estis dum kelkaj jaroj. Li estis ekzamenkomisaro de la Esperanto-Instituto, kaj verkis du interesajn germanlingvajn broŝurojn pri Esperanto, (1929 kaj 1930), unu el ili tradukita en la japanan lingvon. Krome li interalie verkis la kongreslibrom por la 14-a Germana Esperanto-Kongreso en 1925, kaj multajn artikolojn en gazetoj, speciale en pedagogiaj revuoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Sinsekve estas pritraktataj : Esperanto kiel lingva problemo, Esperanto kaj la germana popoleco, Esperanto kaj la evoluo de la homaro. Vere leginda kaj eĉ pristudinda verketo plena je valoraj argumentoj precipe kontraŭ la atakoj de «sciencistoj » kaj « intelektuloj », kaj kontraŭ la suspektoj de ŝovinistoj kaj naciistoj. Kvankam la 2a ĉapitro unuavice pribatalas la kontraŭstaron de la germanaj naciistoj, ĝi perfekte liveras argumentadon ankaŭ kontraŭ «nacionalistoj » ĉiulandaj. Por propagandistoj, aĉetinda libreto, en flua, agrable scienca, korekta lingvo. 
— Belga esperantisto n184 (jun-dec 1930)
  • VOM KULTUR - UND BILDUNGSWERT DES ESPERANTO.(Pri la valoro kultura kaj eduka de Esperanto). Eld.Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1930.
Citaĵo
 Dek artikoloj en germana lingvo de diversaj aŭtoroj, i.a. : de D-ro Dietterle, grupigitaj kaj enkondukitaj de D-ro Trogel. Tio, kion ni povas kompreni el la peza kaj por eksterlandano malfacile travidebla, sinteza stilo, tamen konvinkas nin, ke la enhavo estas plenigita de interesaj ideoj, de rimarkindaj faktoj, kiuj devas montri al la rondoj de germanaj edukistoj kiom granda estas la kultura valoro de nia lingvo. Bele prezentita libreto, kiel ĉiuj de Hirt, kiu ĉe la germanlingvon komprenanta publiko havos certan efikon. 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)