Roberto Maraury Barredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roberto MARAURY BARREDO)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Barredo ĉ. 1919

Roberto MARAURY BARREDO (naskiĝis la 3-an de julio 1888 en Vitoria; mortis la 1-an de decembro 1958 en Málaga) estis hispana esperantisto, doktoro de medicino kaj komercaj studoj, dogana inspektoro.

Li estis konstanta kunlaboranto de la ampleksa Enciclopedia Espasa kun esperanta traduko de ĉiu titolvorto. Li publikigis verkojn kaj multajn artikolojn profesiajn. Li estis esperantisto de 1908. Li fondis multajn grupojn kaj estis kunlaboranto de kelkaj revuoj. Li membriĝis en UEA en 1909 kaj estis dumviva membro de UEA.