Robin Hood: La Legendo de Sherwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robin Hood: La Legendo de Sherwood

Disvolvo Strategy First
Eldoninto Mindscape
Distribuo Steam
Dato de lanĉo 2002
Platformo Mac OS X
Ĝenro Strategia videoludo en reala tempo/Stealth
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo; Pentium 2 233 MHz; Grafika karto kun 4 MB da RAM; 900 MB da libera spaco sur malmola disko; 4x CD-ROM-legilo; 64 da MB RAM; DirectX 8.1 aŭ pli nova; DirectX kompatibila sonkarto.
Mac OS X 10.2+; G3/G4 300 Mhz; 128 MB da RAM; Grafika karto kun 8 MB da RAM.
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Robin Hood: La Legendo de Sherwood (originallingve Robin Hood: The Legend of Sherwood) estas videoludo publikigita en 2002 ludebla per Mac OS X, Vindozo kaj Linukso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ludo disvolviĝas dum la krucmilito de Rikardo "Koro de leono" en la jaro 1190. La landoj de Britio estas reĝataj de la fia frato de la reĝo: Johano "sen Lando". Li trudas grandajn impostojn al la civitanoj kaj estas helpata de la ŝerifo de Nottingham. Cetere la reĝo estas kaptita de la malfideluloj, kiuj volas elaĉeton por liberigi la reĝon. Sed Johano tute ne volas pagi la sumon kaj ĉi tiam komenciĝas la historio. Komence oni ludas per la rolulo de Robin Hood; poste oni povos ludi per aliaj gravaj roluloj kiel Monaĥo Tuck, Little John, Lady Marian kaj Will Scarlet.

Ludo havas tri nivelojn de facileco - la plej facila nivelo ebligas aŭtomatan resanigon de roluloj (se ili ne batalas).

Multaj misioj okazas en kasteloj - tiuj ĉi misioj estas kutime pli komplikaj kaj pli ampleksaj. Inter ili estas mallongaj kaj rapidaj misioj, en kiuj la ludanto devas ŝteli monon aŭ karavanojn kun oro en arbaroj.

Antaŭ ĉiu misio la ludanto komencas en Sherwood, kie li devas elekti rolulojn, kiuj iros batali en sekva misio. Foje la ludo mem diras al la ludanto, kiun karakteron oni devas nepre havi dum la misio. Restaj roluloj dum la misio povas produkti diversajn produktojn, ekzemple sakojn kun mono, ŝtonoj, bieron, pomojn, sagojn aŭ trejni en la batalo aŭ en la arkpafado.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu rolulo havas propran kapablecon, kiel uzi la kuracherbon aŭ ĵeti sakojn plenaj je mono por distri la soldatojn.

  • Robin Hood:
    • Armiloj: spado, arko.
    • Specialaj kapabloj: arkpafado, pugnobato por knokaŭti malamikon, ĵeti sakojn plenaj je mono por distri la soldatojn, suriri sur la grimpajn plantojn.
  • Monaĥo Tuck:
    • Armiloj: klabo.
    • Specialaj kapabloj: ĵeti vesponeston, ebriigi la malamikojn.
  • Little John:
    • Armiloj: plifortigita bastono.
    • Specialaj kapabloj: homa eskaleto, pugnobato por knokaŭti malamikon, fajfi por altiri la malamikojn.
  • Lady Marian:
    • Armiloj: arko, spado.
    • Specialaj kapabloj: kuraci vundojn, subaŭskulti la malamikojn, arkpafado.
  • Stately:
    • Armiloj: adzeto.
    • Specialaj kapabloj: ĵeti pomojn kaj kaptilojn, ligi la malamikojn, ŝajnigi sin almozulo.
  • Will Scarlet:
    • Armiloj: najloplena skurĝo
    • Specialaj kapabloj: pafo per ŝtonĵetilo, suriri sur la grimpajn plantojn, premsufoki la malamikojn.

Koloroj de la soldatoj[redakti | redakti fonton]

Bluaj: soldatoj de la ŝerifo de Nottingham.

Flavaj: soldatoj de Londshan.

Ruĝaj: soldatoj de Sketlok kaj de Gay Gysburn.

Nigraj: gvardioj senigitaj je la Princo Johano.

Verdaj: soldatoj de Ser Renalph kaj de Goodwin.

La koloro de la soldatoj indikas ankaŭ la forton de la soldatoj mem. La bluaj soldatoj estas la plej malfortaj kaj la nigraj estas la plej fortaj. La verdaj soldatoj estas fortaj kiel la flavaj.

Kasteloj[redakti | redakti fonton]

La ludo estas lokita en la kasteloj de Nottingham, Leicester, Derby, York kaj Lincoln.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]