Saltu al enhavo

Roka teatro Prysk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roka teatro Prysk
ĉeĥe: Skalní divadlo Prysk
roka teatro
Suma vido al la roka teatro Prysk (jaro 2020)
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Municipo Horní Prysk
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Luzacia montaro
Situo Roka teatro Prysk
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 50° 47′ 14″ N 14° 29′ 16″ O / 50.78722 °N, 14.48778 °O / 50.78722; 14.48778 (mapo)
Malfermo 6-a de julio 2018
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prysk rock theater
Portalo pri Ĉeĥio

Roka teatro Prysk (aŭ ankaŭ Preŝkava roka teatro[1]) troviĝas en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec en supermara alteco proksimume 500 m sur la orienta deklivo de monto Šenovský vrch (632 m s. m.) super Horní Prysk.[2] Tiu ĉi arbara amfiteatro estos solene malfermita vendrede la 6-an de julio 2018[3] je la 19.00 horo per teatra prezento " Geedzeco centfoje alie" ludita de Preškava[4] teatra societo "Pryskadlo".[1] Ĝi estis konstruita de civitanoj de municipo Prysk en loko de tiea plej granda eksa minejo por grejsaj kvadroj.[3] La areon de la natura teatro Prysk kreas grandegaj rokmuroj, ligna scenejo kaj benkoj.[2][5] Ĝi estas destinita por somera sezono, kiam ĉi tie povas okazi teatraj prezentoj, koncertoj samkiel aliaj kulturaj agadoj.[2][5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Montrilo kun blazono al la roka teatro

La spaco de la roka teatro rememorigas ravinon en longeco proksimume 50 metroj kaj kun larĝeco proksimume 20 metroj limigita de preskaŭ perpendikularaj grejsaj rokmuroj (kun spuuroj post maŝina tranĉado de la grejso) kun alteco preskaŭ 15 ĝis 20 metroj.[4] En la malantaŭa spaco de la eksa minejo troviĝas ligna scenejo.[4] La spacon antaŭ ĝi eblas plenigi per lignaj benkoj por spektantoj.[4] En unu el la rokaj muroj eblas vidi silueton de vizaĝo kreita de la naturo.[4] Tiu ĉi silueto sen pli grandaj reguligoj fariĝis blazono de tiu ĉi roka teatro.[4] La blazono estas bildigita sur lignaj tabuletoj – vojmontriloj de direkto kun ŝipetoj al la roka teatro en la ĉirkaŭa tereno.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

Laŭ flava flava turisma marko turisma marko de Panská skála ĉe Kamenický Šenov proksimume tra norda direkto ĝis disvojiĝo "sub Šenovský vrch", kie de la flava apartiĝas verda verda turisma marko turisma marko. La flave markita vojo daŭrigas sur ŝoseo denove proksimume norden direkte al municipo Horní Prysk. Proksimume en duono de tiu ĉi sektoro estas en maldekstra flanko de la ŝoseo devojiĝo ĝis monto kondukanta poste ĝis la roka teatro.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

[6] [4] [1] [5] [2] [3]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]