Rollo Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rollo H. Beck)
Rollo Beck
Beck preparante muntaĵon de Galapaga testudo
Beck preparante muntaĵon de Galapaga testudo
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1870 (1870-08-26)
en Los Gatos
Morto 22-an de novembro 1950 (1950-11-22) (80-jaraĝa)
en Planada
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Ida Beck vd
Profesio
Okupo esploristo • ornitologo • zoologofotisto vd
Verkado
Verkoj Rollo Beck's Collections of Birds in Northeast New Guinea vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rollo Howard Beck (26a Aŭgusto 1870 – 22a Novembro 1950) estis usona ornitologo, birdokolektanto kaj esploristo. La Bekka petrelo nomiĝas laŭ li.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Rollo Howard Beck naskiĝis en Los Gatos (Kalifornio), kaj kreskiĝis en Berryessa, Kalifornio, laborante en kampo de abrikotoj kaj prunoj. Eĉ antaŭ fini bazan edukadon, li jam kreis fruan intereson en natura historio, kapti prerihundojn postlerneje en la famoj de la najbaroj. Unu el kiuj, nome Frank H. Holmes, estis bona amiko de la ornitologo Theodore Sherman Palmer, kiu siavice enkondukis Beck al Charles Augustus Keeler, kiu studis birdojn de la areo de la Golfo de San-Francisko. Beck tuj lernis prepari ornitologiajn specimenojn kaj munti birdojn por muzeaj kolektoj. Li aliĝis al la American Ornithologists' Union en 1894, kaj estis inter la unuaj membroj de la ĵus formita Cooper Ornithological Society en San Jose (Kalifornio). Li partoprenis en fruaj ornitologiaj ekspedicioj al la montoj Sierra Nevada, Yosemite, kaj al la Lago Tahoe kun Holmes kaj Wilfred Hudson Osgood, kaj kolektis kaj helpis priskribi la unuajn ovojn kaj nestojn de la okcidenta Vespera kokotraŭsto kaj de la Okcidenta parulio.

Ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Kanalinsuloj de Kalifornio[redakti | redakti fonton]

Galapagoj[redakti | redakti fonton]

Kokosa insulo kaj Galapagoj[redakti | redakti fonton]

Ekspedicio Brewster-Sanford al Sudameriko[redakti | redakti fonton]

Ekspedicio Whitney al Suda Maro[redakti | redakti fonton]

Kontribuo al scienco[redakti | redakti fonton]

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Historio plenplenas je ekzemploj de insulaj specioj kiuj estis persekutataj de farmistoj, ranĉistoj, ĉasistoj, maristoj; tiuj specioj estis kolektitaj neelteneble; kaj estis onigitaj de enmetitaj specioj.[1] Kompare, sciencaj kolektistoj estis relative malmultaj laŭnombre kaj rare oni kaptis grandajn nombrojn de specimenoj de iu specio, sed konkurenco inter muzeuoj kaj kun privataj kolektoj por akiri la plej raraj metis disproporcian kolektopremon sur specioj kies populacioj estis formortontaj.

Rollo Beck estis kulpigita pro esti kolektinta specimenon de la Guadalupa karakaro en 1900 kiam ili estis formortitaj de kaprobredistoj kiu konsideris ilin predantoj.[2] Tiam li asertis, ke la birdoj estis komunaj en Guadalupo, sed poste li verkis ke tiuj kiujn li kolektis povus esti la lastaj.[3] Beck mortigis ankaŭ tri el la lastaj kvar individuoj de la subspecio de Galapaga testudo Geochelone nigra abingdonii, kiu estas indiĝena de Galapagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quammen, David. (1997). The Song of the Dodo: Island Biogeography in an Age of Extinction. New York: Simon & Schuster ISBN 0-684-82712-3.
  2. Bousman, William G. (2005). Local Ornithology in the 19th and Early 20th Centuries. Santa Clara Valley Audubon Society.
  3. Abbott, C. B. (1933). “Closing history of the Guadalupe Caracara”, Condor 35 (1), p. 10–14. doi:10.2307/1363459. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]