Roma laktuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lettuce romaine variety.jpeg

Roma laktuko (science: Lactuca sativa var. longifolia)[1]estas variaĵo de kultiva laktuko kiu devenas de la Mediterana baseno. Laŭ iuj rakontoj, ĝi devenas de la greka insulo Kos, tiel ĝi iufoje estas konata kiel Kos-laktuko.

La roma laktuko jam estis konata en Egiptio antaŭ 4.000 jaroj kaj estis kultivita nur ĉirkaŭ la mediteraneo. Nun ĝi estas konata en tuta Eŭropo kaj Ameriko.

Ĉi tiu planto kreskas longajn, tenacajn foliojn, kun longa meza ripo. La meza ripo enhavas laktecan sukon kun amara gusto, tiel oni ofte distranĉas la ripon.

Roma laktuko ofte uzata por cezara salato, kaj ankaŭ la larĝaj folioj estas konvenaj por stufado.

referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. P. Hanelt & IPK (eld.):Mansfeld's Encyclopedia of Agricultural and Horticultural Crops (online)