Rossija (hotelo en Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rossija
former hotel • pereinta konstruaĵo • hotelo [+]
Koordinatoj55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)55.75138888888937.628888888889Koordinatoj: 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)

ArkitektoDmitrij Nikolajeviĉ Ĉeĉulin

Estiĝo1967
Konsekro15-a de januaro 1967

Rossija (hotelo en Moskvo) (Moskvo)
Rossija (hotelo en Moskvo) (Moskvo)
DEC
Map
Rossija
Vikimedia Komunejo:  Rossiya Hotel [+]
vdr
Hotelo "Rusio" en 2004
La hotelo kaj Moskva Kremlo

"Rossija" ("Rusio", ruse Россия) estis hotelo, funkciinta en Moskvo ekde 1960-aj jaroj ĝis 2006. La hotelo situis en historia urboparto Zarjadje (parto de Kitaj-gorod) apud Moskva Kremlo kaj estis unu el la plej grandaj hoteloj en la mondo.

Projekto kaj konstruado[redakti | redakti fonton]

Dekomence sur tiu loko oni planis konstrui la okan "nubskrapulon de Stalino" kun 32 etaĝoj kaj alteco 275 metroj laŭ projekto de arkitekto D. Ĉeĉulin. Ĝia konstruado estis haltigita en 1954 post morto de Josif Stalin, kio tre malkontentigis ĝian arkitekton. Al la projekto de la konstruaĵo oni revenis en 1960-aj jaroj, sed tiam oni jam decidis konstrui hotelon.

Sub gvido de Ĉeĉulin grupo da arkitektoj kreis novan projekton. En 1964 - 1967 la hotelo estis konstruita. Ĝi fariĝis la plej granda hotelo en la mondo kaj pro tio en 1970-aj jaroj trafis al la Guinness-libro de rekordoj.

Por tiom granda konstruado estis forigitaj kelkaj mallarĝaj stratetoj centre de Moskvo (Jeleckij, Zarjadjevskij kaj aliaj)

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La hotelo en 1997

La hotelo konsistis el kvar 12-etaĝaj konstruaĵoj, starigitaj je rektangulo, kaj 23-etaĝa (Norda) turo (80 m alta). En la suda ejo estis koncerta halo (por 2500 personoj, malfermita en 1971), apude 2-hala kinejo "Zarjadje" (por 1500 personoj). Sub la hotelo estis militobjektoj.

La hotelo entenis 3500 ĉambrojn por 5300 gastoj. Tie funkciis preskaŭ cent liftoj[1].

Malkonstruado[redakti | redakti fonton]

Komenco de detruo (en 2006)
Teritorio de estinta hotelo dum ĝia malkonstruado (fotita en 2012)

En 2004 estraro de Moskvo decidis fermi kaj malkonstrui la hotelon. Anstataŭ ĝi oni planis konstriu hotela-komercan konplekson de novaj konstruaĵoj (malpli grandan). En novembro de 2004 pasis konkurso por rekonstruo, kiun partoprenis kompanioj Bauholding Strabag AG, "Monab" kaj ST Development (gajnis la lasta).

Ekde la 1-a de januaro 2006 la hotelo estis fermita, marte de la sama jaro komenciĝis malkonstruado. La suprajn etaĝojn oni malmuntis, la malsupraj kvin estis rompitaj per peza maŝinaro.

La 20-an de januaro 2012 dum renkontiĝo de Vladimir Putin kaj Urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin estis decidite sur la loko de estinta hotelo planti parkon nomata Parko Zarjadia.

Hotelo "Rossija" en kulturo[redakti | redakti fonton]

  • En sovetia filmo "Mimino" tie loĝas la ĉefa heroo - aviadisto el Kartvelio kaj ĉi tie li konatiĝas kun armeno Ĥaĉikjan.
  • En la hotelo parte estis filmitaj kelkaj konataj filmoj, ekzemple "Rabia aŭtobuso" (ruse Взбесившийся автобус).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ vojaĝlibro de 1973

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]