Parko Zarjadia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Zarjadia
urba parkoQ78497631 [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 4″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)55.75137.629Koordinatoj: 55° 45′ 4″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)
Areo0,13 km² (13 ha) [+]

Parko Zarjadia (Moskvo)
Parko Zarjadia (Moskvo)
DEC
Parko Zarjadia
Parko Zarjadia
Map
Parko Zarjadia

Vikimedia Komunejo:  Zaryadye Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Parko Zarjadia (ruse Парк Зарядье) estas urba parko situanta en la historia distrikto "Zarjadia" en la centro de Moskvo apud Ruĝa Placo. La parko estis malfermita la 9-an de septembro 2017 en la ĉeesto de rusa prezidento Vladimir Putin kaj Moskva Urbestro Sergej Sobjanin.

La parko estis konstruita en la loko de la Hotelo Rossija, kiu estis unu el la plej grandaj hoteloj en la mondo antaŭ ol ĝi estis detruita. La konstruado de la parko komenciĝis en aprilo 2015 kaj la parko malfermiĝis al publiko en septembro 2017 dum la 870-a datreveno de la urbo Moskvo.

La parko situas sur areo de 13 hektaroj. La ĉefa trajto de la parko estas, ke la plej multaj el ĝiaj objektoj estas "kaŝitaj" sub la pejzaĝo. La tuta areo de la parko estas dividita en kvar klimatajn zonojn: arbaro, prerio, tundro kaj riverebenaĵo.

En la parko estas amfiteatro, koncertejo, komunikila centro, subtera muzeo, glacikaverno, kaj "flosponto" kun vido de Kremlo. La parko ankaŭ havas 430 parkumejojn en subtera parkejo.

Zariadia Park estis inkludita en la listo de la revuo Time de la 100 plej mirindaj lokoj en la mondo por 2018 [1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]