Rothsohlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotsohlberg (Rothsohlberg)
monto
Alteco 607,1 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
bei Maikammer; distrikto Südliche Weinstraße, Rejnlando-Palatinato (Germanio)
Montaro centra Palatinata Arbaro
Geografia situo 49° 18′ N, 8° 2′ O (mapo)49.3053972222228.0384722222222Koordinatoj: 49° 18′ N, 8° 2′ O (mapo) f4
Rotsohlberg (Rothsohlberg) (Rejnland-Palatinato)
Rotsohlberg (Rothsohlberg) (Rejnland-Palatinato)
DEC
Rotsohlberg (Rothsohlberg)
Rotsohlberg (Rothsohlberg)
Situo de Rotsohlberg (Rothsohlberg)
Map
Rotsohlberg (Rothsohlberg)
vdr

La Rotsohlberg, ankaŭ skribata Rothsohlberg, estas 607,1 m alta monto en la Meza Palatinata Arbaro. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Maikammer en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße. La monto apartenas al la montoj en la Palatinata Arbaro, kies alteco superas 600 m .

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La monto estas kaj en la biosfera rezervejo Pfälzerwald-Vosges du Nord kaj en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝia pinto situas 2,3 km okcidente de la Kalmit-pinto (alteco 672,6 m), kaj 4,2 km okcidentnordokcidente de Sankt Martin kaj 6 km (ĉiu indikoj aerlinie) okcidentnordokcidente de Maikammer. La Rotsohlberg formas kune kun la Schafkopf (alteco 616,8 m) kaj la Morschenberg (alteco 608,3 m) altecan linion en meza Palatinata Arbaro je la orienta rando de la meza palatinata Arbaro dirkekte al la Haardt. La limo de montĉeno estas je nordoriento inter la Kalmit kaj Rotsohlberg la pasejo Hüttenhohl (alteco 476,9 m), en la nordo la pasejo Totenkopf (alteco 513,7 m) kaj en sudokcidento de la pasejo Lolosruhe (alteco 573,8 m).

Sur la nordorienta deklivo de la Rotsohlberg fontas la rojo Enggleisbach kiu enbuŝiĝas en la rivereton Kaltenbrunnertalbach. Sudoriente de la monto fontas la rojo Hüttenbach, alfluanto de la akvofosejo Kropsbach. Direkte al okcidento la pejzaĝo malaltiĝas al la rojo Argenbach.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

La monto estas komplete kovrata de miksarbaro ĉefe pinoj kaj fagoj. La pinto de la monto estas markita de malgranda ŝtona piramido. Sudoriente estas ĉ. 41 hektaro granda pastejo kaj arbaro, kie heĝobovoj estas lasitaj en libera naturo.

Galerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]