Rotweinwanderweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojsignoj ĉe Rotweinwanderweg

La Rotweinwanderweg (laŭvorta traduko: ruĝvinmigrovojo) ligas alte super la valo de la rivero Ahr la vinlokojn de la samnoma vinregiono. La vojo komenciĝas ĉe la antaŭplaco de la stacidomo de Bad Bodendorf kaj iras pli ol 35 kilometrojn preter la registara bunkro riveralmonten en okcidenta direkto ĝis Altenahr. Oni diras, ke la plej bela pejzaĝo troviĝas inter Dernau kaj Mayschoß. La ĉefa parto de la vojo iras tra la vitejoj je la norda Ahr-flanko. Multaj partoj de la vojo estas asfaltitaj, ĉar ili uziĝas ankaŭ por la agrikultura trafiko.

Semajnfine kaj speciale dum la monatoj septembro kaj oktobro la plej ofte vizitata vojo de la Ejfelo estas tre multe frekventata. Dum la vinrikolto fine de septembro kaj okaze de grandaj eventoj la vojo parte povas esti fermita.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Lüttgen: Rotweinwanderweg . Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2008, ISBN 978-3-935873-23-9
  • Peter Squentz: Die Ahr. Von der Mündung bis zur Quelle in 31 Tippeltouren. 31 Touren und der gesamte Rotweinwanderweg in drei Etappen. Köln 2000
  • Vera Kettenbach: Das Ahrtal von Bad Bodendorf bis Altenahr. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2005, ISBN 3-935873-02-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]