Ahr (Rejno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ahr)
Ahr
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnland-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio;  Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 85,124 km
Akvokolekta areo 897,468 km²
Fluo
Fonto en Ahrgebirge apud Blankenheim
Enfluejo Rejno//Norda Maro
Geografio
vdr

La rivero Ahr (nomo de la malnovaltgermana vorto '’’Aha’’’ por akvo) estas 85,1 kilometrojn longa, okcidenta aŭ maldekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉefe en Rejnland-Palatinato (Germanio).

Fluo[redakti | redakti fonton]

La Ahr fontas en la urba kerno de Blankenheim en Ahrgebirge (Eifel) en kelo de malnova trabfaka domo. Ĝia en frakasitaj ŝtonoj enmasonigita fonto estas en alteco de 474m super marnivelo.

En ĝia nordrejn-vestfalia parto la rivero trafluas Blankenheim. Post la limo al Rejnland-Palatinato la rivero turnas sin nordorienten. Preter Antweiler, Schuld, Altenahr, Dernau kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler la rivero fluas al Sinzig kie ĝi enfluas la Rejnon. La Ahr-buŝo situas en la komunumo Sinzig. Ĝi staras sub naturprotekto, ĉar temas post la renaturado en 1979 pri natura riverbuŝo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Datumoj[redakti | redakti fonton]

La fonto de la Ahr eligas averaĝe 12 litroj da akvo po sekundo, kiu egalas al 720 litroj po minuto. la fontakvo estas riĉa je nitrogenhavaj kombinaĵo kiel amonio kaj nitrato.

La Ahr kaj siaj alflusaĵoj formas la centra riversistemo de la Ahrgebirge, kiu estas parto de la Ejfelo. La akvokolekta areo havas 897,468 km². La rivero atingas je sia riverbuŝo averaĝa akvomaso de 8 m³/s.

De 85,1 km longeco la Ahr trafluas ĉirk. 21 km en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉirk. 68 km en Rejnland-Palatinato. La rivero havas sojlan deklivon de 0,4 % je la malsupra parto kaj de 0,4 ĝis 0,8 % je la supra parto .

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj alfluantoj de la fonto al la enfluejo estas (de la riverbuŝo al la fonto): Harbach, Hellenbach, Bachemer Bach, Leimersdorfer Bach, Liersbach, Vischelbach, Sahrbach, Kesselinger Bach, Armuthsbach, Dreisbach, Eichenbach, Adenauer Bach, Trierbach, Ahbach, Schafbach kaj Nonnenbach.

nomo germana rivera kodo longeco (km) direkto enfluejo
ĉe km
loko rimarko
Stegbach 27181112 2,2 dekstre 84,9 Blankenheim
Mülheimer Bach 2718112 4,5 maldekstre 83,1
Nonnenbach 271812 7,0 dekstre 82,5
Reetzer Bach 2718132 3,6 maldekstre 80,5 Reetz
Schaafbach 271814 11,4 dekstre 79,2 fontrivereto: Eichholzbach
Lampertsbach 271816 9,5 dekstre 75,7 Dollendorf fontrivereto: Frömmelsbach
Fuhrbach 2718172 5,3 dekstre 74,6 Ahrhütte
Mühlenbach 271818 7,1 maldekstre 74,0 Ahrhütte fontrivereto: Weilerbach
Michelsbach 2718192 8,3 dekstre 73,2
Aulbach 2718194 5,1 maldekstre 72,9
Willemsbach 27181992 1,4 dekstre 71,1 Uedelhoven
Göttersbach 27181994 1,0 dekstre 70,7 Ahrdorf
Ahbach 27182 14,9 dekstre 68,8 Ahrdorf
Trierbach 27184 25,3 dekstre 64,2 Müsch
Huhnenbach 271852 4,3 maldekstre 61,1 Antweiler
Limbach 2718532 3,9 dekstre 60,3 Antweiler
Eichenbach 2718534 6,9 maldekstre 58,7 fontrivereto: Hirzenflosseifen
Laufenbach 2718536 2,8 dekstre 55,5 Fuchshofen
Dreisbach 271854 10,0 maldekstre 55,4 Fuchshofen
Armuthsbach 271856 18,4 maldekstre 52,0 Schuld
Holzseifen 2718574 1,0 maldekstre 47,9 Schuld
Atzenbach 2718576 2,5 maldekstre 47,5
Lückenbach 271858 5,7 dekstre 45,3 Insul
Adenauerbach 27186 15,7 dekstre 44,7 Dümpelfeld
Ommelbach 2718712 1,8 dekstre 43,6 Dümpelfeld
Liersbach 271872 14,5 maldekstre 42,8 Liers
Kesselinger Bach 271874 14,1 dekstre 95,0 Ahrbrück
Steinbach 271876 2,5 maldekstre 38,3 Ahrbrück
Bach vom Schorling 271878 2,5 maldekstre 38,2 Ahrbrück
Sahrbach 27188 15,3 maldekstre 34,0 Kreuzberg
Vischelbach 271892 10,5 maldekstre 33,9 Kreuzberg
rivereto de la monto Burtscheiderberg (Roßbach) 2718932 2,2 maldekstre 31,5 Altenahr
rivereto de Sonnenheck (Junge Berren) 2718934 1,8 dekstre 22,0 Rech
Nollbach (Donnenbach) 271894 1,8 dekstre 21,9 Rech
Kratzenbach 27189512 2,1 maldekstre 18,3 Dernau
Heckenbach 2718952 2,1 dekstre 16,8 Walporzheim
Wingsbach 271896 4,5 dekstre 15,1 Ahrweiler
Mühlenteichgraben 27189712 1,0 maldekstre 14,5 Bad Neuenahr
Bachemer Bach 2718972 7,0 dekstre 12,9 Bad Neuenahr
Fuchsbach 2718974 4,5 maldekstre 11,4 Bad Neuenahr
Mühlenteich 27189752 1,2 dekstre 9,6 Bad Neuenahr
Idienbach 2718976 5,3 dekstre 9,2 Heimersheim
Leimersdorfer Bach 271898 8,5 maldekstre 8,7 Heppingen
Lohrsdorfer Bach 2718992 2,5 maldekstre 7,0 Lohrsdorf
Hellenbach 2718996 7,7 dekstre 3,1 Sinzig
Harbach 2718998 9,9 maldekstre 2,5 Sinzig

Alfluantoj kun longeco de pli ol sep kilometroj[redakti | redakti fonton]

la maldekstraj alfluantoj estas malhelbluaj kaj la dekstraj helbluaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuopaj setlejoj ekzistis en la valo de Ahr jam dum la romia tempo. Pruvas tion la romia vilao de Ahrweiler. Ĝi estas tipo de Villa Rustica. Pro la nefavora situo la supra kaj la meza riverpartoj pli densa setlado komencis relative malfrue. Tio ŝanĝiĝis ekde la mezo de la 19a jc. La disvastiĝo de la setlado kaj la konstruo de la fervoja linio havas kiel sekvo ke la riverlito fariĝis pli kaj pli malvasta. La riverfluo estis rektigita kaj la bordoj fortigitaj. Por provizi la akvomuelejo konstante kun akvo oni konstruis enriverajn digetojn. Artefaritaj sojloj plimalrapidigu la fluon kaj evitu erozion. Ekde kelkaj jaroj la digoj kaj la sojloj en la fluejo de la rivero estis malkonstrataj. La celo estas plibonigi la akvejan ekologion. Kadre de la subvenciprogramo estas klopodoj krei novan habitaton por salmo kaj bruna truto en la rivero.

Vinkultivejo[redakti | redakti fonton]

La vinregiono Ahr estas fama en tuta Germanujo. Ekde la komunumo Altenahr ĝis Bad Neuenahr-Ahrweiler etendiĝas vitejoj. La vinregiono Ahr estas la plej norda regiono, kie ruĝa vino estas produktata. La ruĝvina migradpado iras sur la sudaj deklivoj de la valo kaj gvidas migremuloj ĝis la registara bunkronorde de Ahrweiler.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gottfried Kinkel: Die Ahr (Rheinisches Land - Kleine Reihe), mit Bildtafeln von Theo Felten, Wittlich: Georg Fischer Verlag (o. J., um 1950), 21 S.
  • Das Ahrtal-Beschreibung des Ahrtals, Bonn: Stollfuss Wanderkarte Nr. 9 (mit großer Landkarte 1: 50.000), o. J. (um 1950)
  • Matthias Röcke: Burgen und Schlösser zwischen Ahr und Brohlbach: Berühmte und unbekannte Anlagen im Kreis Ahrweiler, Köln: Bachem, 1. Auflage 1984, 119 S., Ill. u. Photos
  • Gottfried Kinkel: Das Ahrthal. J. P. Bachem, Köln 1999, (bearbeitete Neuauflage der ersten Ausgabe von 1849), Ausgabe 1858 als Online-Ausgabe dilibri Rheinland-Pfalz
  • Michael Loose: Hohe Eifel und Ahrtal - 57 Burgen und Schlösser (Theiss Burgenführer), Stuttgart: Theiss 2003, 160 S., Ill. und Photos
  • Vera Kettenbach: Das Ahrtal von Bad Bodendorf bis Altenahr. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2004, ISBN 3-935873-02-6
  • Ahrtal-Reise. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2007, ISBN 978-3-935873-18-5
  • Christoph Lüttgen: Rotweinwanderweg . Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2008, ISBN 978-3-935873-23-9

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]