Ahbach (Ahr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahbach
la rojo Ahbach apud la muelejo Nohnermühle
rivero
Bazaj informoj
Situo Eifel, distrikto Vulkaneifel, distrikto Euskirchen, Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Rivera reto Rejno
Longeco 21,037 km
Fluo
Fonto sude de Betteldorf
- Alteco super marnivelo 559 m
Enfluejo apud Ahrdorf en la riveron Ahr
- Alteco 331 m
Geografio
Trairataj vilaĝoj Blankenheim, Üxheim kun parto Leudersdorf
vdr

La Ahbach estas 21 km longa, orografie dekstra flankriverode la rivero Ahr en Rejnlando-Palatinato kaj Nordrejn-Vestfalio (Germanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas ĉ. 700 m sudoriente de Betteldorf je la nordorienta deklivo de la monto „Bremelchen“(608,7 m alta) sur alteco de 559 m super marnivelo. Unue ĝi flua nordorienten kaj trafluas norde de Dockweiler plurajn lagetojn. Fluante nordorienten ĝi atingas la sudan vilaĝrandon de Dreis. Ĉi tie alfluas la Angersbach. En la vilaĝo mem enfluas la Feuerbach. De tie ĝi turnas sin okcidentnordokcidenten. Post la vilaĝo enfluas de dekstre la Brückerbach. Nun ĝi fluas ĝi la muelejo Dreisermühle okcidenten.

Tie li turniĝas norden. Post unu kilometro la rojo pasas Oberehe-Stroheich. Ĉe la norda rando alfluas de maldekstre la Sellbach Poste ĝi fluas nordnordorienten. Post 1,7 km alfluas la Rudersbach. Kaj pliaj 1,6 km poste venas de dekstre la Grünbach. Tie la Ahbach turniĝas nordokcidenten kaj post 1,3 km li ricevas akvon de maldekstre de la rojo Schmitzbach. 1,2 km suben enbuŝiĝas la rojo Niedereherbach. Poste oni apartigas akvon an la ĉ. 500 m longa muelejo kanalo de la muelejo Nohnermühle. Sube de la Nohnermühle la rojo formas tri grandajn meandrojn.

Denove fluante norden en ĝin fluas sude de Üxheim-Ahütte de naldekstre la rojo Mühlenbach. En Ahütte enbuŝiĝas de maldekste la rojo Rohrsbach kaj post pliaj 900 m la Kirbach. La Ahbach meandriĝas norden kaj pasas la muelejon Hammermühle kaj poste la limon al Nordrejn-Vestfalio. Mallonge post la limo alfluas de maldekstre la rojo Kalbsbach kaj post 750 m la Klausbach. Tuj poste sur alteco de 331 m la Ahbach enfluas la riveron Ahr.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

Jen la flankriveroj de la Ahbach.

nomo pozicio
[km]
situo longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[super marnivelo]
DGKZ
Brücker Bach dekstre 2,1 3,173 472 27182 14
Sellbach maldekstre 1,7 1,709 445 27182 16
Rudersbach dekstre 1,5 1,126 425 27182 192
Grünbach 12,093 dekstre 6,7 8,381 411 27182 2
Schmitzbach maldekstre 2,5 2,320 397 27182 32
Niedereherbach 9,563 maldekstre 6,9 32,533 386 27182 4
Mühlenbach 6,434 maldekstre 1,9 2,442 362 27182 52
Rohrsbach 5,512 maldekstre 2,9 2,562 355 27182 592
Kirbach 4,599 maldekstre 4,7 4,623 349 27182 6
N.N. 2,238 maldekstre 0,7 342 27182 914
Kalbsbach maldekstre 1,1 331 27182 92
Klausbach 1,019 maldekstre 3,1 4,781 329 27182 992

Medio[redakti | redakti fonton]

La Ahbach estas malfajne mineralriĉa silkata mezmontara rojo. Ĝia akveja strukturo estas en la supra parto ĝis Oberehe-Stroheich grandparte indikita kiel tre forte ĝis forte ŝanĝita. Sube de Oberehe-Stroheich la akveja strukturo pliboniĝas.

La akveja kvalito estas ĝis Oberehe-Stroheich meze ŝarĝita kaj sube de tiu volaĝo apenaŭ ŝarĝita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]