Schaafbach
Schaafbach | |
---|---|
Schaafbach apud Ahrmühle
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | distrikto Euskirchen, distriktaro Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 11,422 km |
Fluo | |
Fonto | en la Nordeifel ĉela monto Heidenkopf |
- Alteco super marnivelo | 581 m |
Enfluejo | Hüngersdorf en la riveron Ahr |
- Alteco | 378 m |
Geografio | |
Trairataj vilaĝoj | Dahlem, Blankenheim kun la vilaĝpartoj Ripsdorf kaj Hüngersdorf |
La Schaafbach (aŭ Schafbach kaj ĝis la muelejo Ahrmühle ankaŭ nomata Eichholzbach ) estas ĉ. 11,4 km okcidenta kaj orografie dekstra flankrivero de la rivero Ahr en la distrikto Euskirchen, germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Geografio
[redakti | redakti fonton]Riveriro
[redakti | redakti fonton]La Schaafbach fontas en la regiono Nordeifel kiel Eichholzbach. Ĝia fonto situas en la arbaro Ripsdorfer Wald ĉe la norda deklivo de la monto Heidenkopf (alteco 595m) sur la areo de la komunumo Dahlem en alteco de ĉ. 581 m super marnvivelo.
De sia fonto en la naturprotektejo Nonnenbach und Eichholzbach mit Seitentälern la rivero fluas orienten tra la komunumo Blankenheim. Ekde la enbuŝigo de la rojo Gundersbach (km 5,8) apud la domareto Ahrmühle, kie la rojo pasas la monton Stromberg (alteco 559,0 m), ĝi nomiĝas Schaafbach. Ĝi daurigas flui norden preter la vilaĝparto Ripsdorf kaj en fluas nordoriente de Hüngersdorf sur alteco de 378 m de nordokcidente en la riveron Ahr.
Akvokolekta areo kaj alfluantoj
[redakti | redakti fonton]La 28,031 km² granda akvokolekta baseno deakviĝas trans Ahr kaj Rejno al la Norda maro. La alfluantoj de la Schaafbach estas (rivermalalten):
nomo | GKZ | longeco (km) | direkto | enbuŝiĝo ĉe km |
loko |
---|---|---|---|---|---|
Mäusbach | 27181412 | 1,9 | dekstre | 9,3 | |
Archetsbach | 2718142 | 3,2 | maldekstre | 8,7 | |
Ruhrbach | 27181432 | 0,9 | maldekstre | 7,4 | |
Aus dem Weiherbruch | 27181434 | 1,0 | maldekstre | 6,8 | |
Itzbach | 2718144 | 3,8 | dekstre | 6,2 | |
Gundersbach bzw. Bonnesbach | 2718146 | 3,2 | dekstre | 5,8 | Ahrmühle |
Miesbuschbach | 27181472 | 1,7 | maldekstre | 3,3 | |
Dreisbach | 2718148 | 3,3 | maldekstre | 1,5 | |
Dedersbach | 27181492 | 1,4 | maldekstre | 0,9 | |
Borbach | 27181494 | 1,0 | dekstre | 0,6 |