Ahrgebirge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahrgebirge
rigardo el la turo sur monto Krausberg apud Dernau al Hochthürmerberg, Hasenberg kaj (fone) Michelsberg
rigardo el la turo sur monto Krausberg apud Dernau al Hochthürmerberg,
Hasenberg kaj (fone) Michelsberg
montara sistemokresto
La plej alta punkto Aremberg (623,8 m)
Longeco 25 km
Supra tutaĵo Eifel
Kontinento Eŭropo
Situo  Germanio Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato
Geografia situo 50° 30′ N, 6° 52′ O (mapo)50.56.8666666666667Koordinatoj: 50° 30′ N, 6° 52′ O (mapo) f1
Map
Ahrgebirge
Akvejo Ahr
Rejno
vdr

La Ahrgebirge (ankaŭ nomata Ahreifel) aŭ Ahr-montaro estas ĝis 623,8 metroj alta kaj 25 km longa mezmontaro de la mezmontaro Ejfelo, kiu situas sudokcidente de Bonn en la limregiono de la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestvalio kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio).

La arbara montaro havas multajn ekskurso-celojn , interalie la burgo Aremberg, la Radioteleskopo Effelsberg kaj parton de la romia strato Treviro-Kolonjo kun romia akvodukto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La Ahr-montaro estas parto de la Ejfelo, kiu mem estas parto de la Ardenoj. La Ahr-montaro situas je la maldekstra kaj nordokcidenta riverbordeo de la Ahr, ĉirkaŭ 40 km sudokcidente de la urbo Bonn. Kelkfoje la altaĵo je la sudorienta rivero de la Ahr en la ĉirkaŭejo de Altenahr estas rigardata kiel parto de la Ahr-montaro. La malgranda montaro esta limigata de kvarangulo inter Grafschaft kaj Remagen en oriento, de Altenahr en la sudoriento, Antweiler en la sudo, Blankenheim en la okcidento kaj Bad MünstereifelRheinbach en la nordo.

En la nordo la montara pejzaĝoj transiras al montetara kaj pli kaj pli ebena malaltaĵo ĉirkaŭ Kolonjo, la Kölner Bucht , en la oriento estas la Voreifel kaj la meza Rejno, en la sudo sekvas trans la rivero la vera mezmontaro Ejfelo (ĝis alteco de 746, 9 m ), en la okcidento la Zitterwald kaj en nordokcidento la Nordeifel.

Montoj[redakti | redakti fonton]

La montoj de la Ahr-montaro estas (ordigitaj laŭ altedo en metroj (m) super marnivelo):

Akvejo[redakti | redakti fonton]

La Ahr-montaron trafluas jenaj akvejoj:

kun la alfluantoj Trierbach, Sahrbach, Liersbach, Armuthsbach kun Buchholzbach (fonto proksime de la akvodislimigo apud Esch);

kun la alfluantoj Swist (fonto apud Kalenborn) kaj Steinbach.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Lime de la Ahr-montaro estas jenaj urbetoj kaj komunumoj:

Pliaj lokoj en la Ahr-montaro estas inte alie:

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ahrtal (valo de la rivero Ahr) kun siaj vinlokoj. La sudorientaj deklivoj de la Ahr-montaro estas vitejoj. La fama Rotweinwanderweg (ruĝvina migropado) iras tra tiuj vitejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]