Michelsberg (Eifel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michelsberg
montomonteto
Alteco 586,1 m
Situo apud Mahlberg; distrikto Euskirchen, Nordrejn-Vestfalio, Germanujo
Montaro Eifel
Geografia situo 50° 31′ N, 6° 49′ O (mapo)50.5126111111116.8240833333333Koordinatoj: 50° 31′ N, 6° 49′ O (mapo) f4
Michelsberg (Nordrejn-Vestfalio)
Michelsberg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Michelsberg
Michelsberg
Situo de Michelsberg
Map
Michelsberg
vdr

La monto Michelsberg etas 586,1 metrojn alta monto en la urba teritorio de Bad Münstereifel en nordrejn-vestfalia distrikto Euskirchen. La monto, kiu situas apud la urboparto Mahlberg, apartenas al la Ahrgebirge (Ahreifel), kie plej alta monto ĝi estas.

Geografiio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La monto troviĝas ĉe la nordokcidenta rando de la Ahrgebirge en la Naturparko Hohes Venn-Eifel. Ĝia pinto situas 1,2 km orientnordoriente de la vilaĝa kerno Mahlberg, kiu etendiĝas sur la sudokcidenta flanko de la monto. 1,5 km for en okcidentnordokcidenta direkto estas Reckerscheid.Iom malproksima en la sudo estas la vilaĝo Esch kun sia lokparto Wasserscheide. Ĉiuj menciitaj lokoj apartenas al Bad Münstereifel.

Fluantaj akvejoj kaj akvodislimo[redakti | redakti fonton]

Trans Michelsberg iras la akvodislimo de Ahr kaj Erft. Al la fluantaj akvejoj, kiuj fontas sur aŭ proksime de la monto apartenas okcidente la Schußbach, kies akvo fluas tra la rojo Waldbach nordokcidenten al la rivereto Erft. Rekte en la rivereton Erft fluas Krumesbach. La proksime de ties fonto komencanta Buchholzbach (Trinkpützsiefen, Escher Bach, Lamersbach) transportas sian akvon tra Armuthsbach sudsudorienten en la riveron Ahr. Ankaŭ tien fluas la Liersbach (Rosensiefen), kiu fontas norde de la monto.

Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

La monto Michelsberg estas de multaj jarcentoj celo de pilgrimantoj, kiuj venas ĉiujare je la 29a de septembro. Trans kalvario oni atingas la katolikan kapelon St.Michael sur la montpinto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jahrbuch Kreis Euskirchen 1988 – Zwei mesolithische Fundstellen im Kreis Euskirchen, Edgar Fass, Euskirchen 1988 germane
  • Rheinisches Landesmuseum Bonn, Fundbericht Nr. 25 – 58500-5597500, vom 22. April 1983 germane

Eksteraj ligigoj[redakti | redakti fonton]