Armuthsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armuthsbach
Armuthsbach proksime de Pitscheid
rivero
Bazaj informoj
Situo Ejfelo, Nordrejno-Vestfalio

Rejnlando-Palatinato Germanio

Rivera reto Rejno
Longeco 18,372 km
Fluo
Fonto sude de Tondorf
- Alteco super marnivelo 531 m
Enfluejo okcidente de Schuld en la riveron Ahr
- Alteco 245 m
Geografio
Trairataj komunumoj Blankenheim, Adenau
florado de citizo en la valo de la rivereto Armuthsbach inter Pitscheid kaj Wennefeldermühle
florado de citizo en la valo de la rivereto Armuthsbach inter Pitscheid kaj Wennefeldermühle
vdr

La rivero Armuthsbach estas 18,4 km longa, orografie maldkestra flankrivero de la rivero Ahr en Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rivereto Armuthsbach fontas ĉirkaŭ 1,5 km sudokcidente de Tondorf sur alteco de 531 m super marnivelo. La fonto situas sur teritorio de la komunumo Blankenheim. Fluante ĉefe orienten la rivereto trafluas la lokon Rohr. Malsupre de la komunumparto Rohr la rivereto pasas la limon al Rejnlando-Palatinato. Ĝis la enfluejo ne estas aliaj komunumoj tuj apud la rivereto. Ĉirkaŭ 400 m norde situas Hümmel, ĉirkaŭ 900 m sude Wershofen. Ĉirkaŭ 800 m okcidente de Schuld la Armuthsbach enfluas la riveton Ahr sur alteco de 245 m s.m.

La Armuthsbach trafluas la nordrejn-vestfalia naturprotektejon Armuthsbach klaj flankriveretoj.

Je altodiferenco de 286 m la averaĝa dekliveco estas 15,5 ‰. La akvokolekta bezeno havas grandecon de 60,526 km².

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda flankrivereto de la Armuthsbach estas la 7,7 km longa Buchholz- rojo. Jen listo de la flankriveretoj.

Nomo
pozicio
[km]
situo
longeco
[km]
akvokolekta bazeno
[km²]
alteco de la enfuejo
[m super marnivelo] />
DGKZ
Derchbach 16,588 maldkestre 1,1 1,899 472 271856 112
Mühlenbach 16,339 maldkestre 1,6 467 271856 114
Werthsbach 14,747 dekstre 2,5 441 271856 116
Weierbach 13,490 dekstre 1,9 419 271856 118
N.N. 12,624 dekstre 1,0 408 271856 1192
Wellbach 12,499 maldkestre 3,1 2,133 407 271856 12
Borner Bach 11,041 maldkestre 2,5 393 271856 132
Bröhlinger Bach 9,238 maldkestre 3,3 3,987 370 271856 14
N.N. 8,013 maldkestre 1,1 351 271856 152
Mühlenseifen 5,854 maldkestre 1,6 1,040 330 271856 16
Brömmersbach 2,796 maldkestre 5,6 8,825 283 271856 18
Buchholz-rojo 1,929 maldkestre 7,7 17,676 269 271856 2
Rupperather Bach 1,505 maldkestre 1,6 266 271856 92

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]