Voreifel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Voreifel, aŭ esperantigite Antaŭejfelo, estas regiono en la suda parto de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Male al la Ejfelo la Voreifel estas ebena lando je la piedo de la norda Ejfelo. La urbetoj kaj vilaĝoj de la Voreifel situas 15−40 km sude de la aglomeraĵo Kolonjo/Bonn en regiono kun longeco de 50−55 km kaj larĝeco de 5−10 km. La regiono vastiĝas okcidente ĝis Düren,[1] Zülpich, Euskirchen, Rheinbach kaj kelkaj lokoj en la komunumo Grafschaft en la federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Vojo de la Voreifelbahn (antaŭejfela trajnlinio) de Bonn trans Meckenheim kaj Rheinbach al Euskirchen