Sahrbach
Sahrbach | |
---|---|
Sahrbach inter Burgsahr kaj Kreuzberg
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Eifel, distrikto Vulkaneifel, distrikto Euskirchen, Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio (Germanio) |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 15,3 km |
Fluo | |
Fonto | norde de Scheuren |
- Alteco super marnivelo | 384 m |
Enfluejo | apud Kreuzberg en la riveron Ahr |
- Alteco | 171 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Euskirchen |
Trairataj urbetoj | Bad Münstereifel |
Trairataj komunumoj | Kirchsahr |
la sud valo de la rojo Sahrbach
| |
La rivereto Sahrbach estas 15,3 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivero Ahr en Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato, Germanio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La Sahrbach fontas kiel „Winkelbach“ (15,3 km – 13,2 km) en la arbaro de Flamersheim. La fonto situas norde de Scheuren sur la teritorio de Euskirchen kaj alteco de 384 m super marnivelo. De ĉi tie la rojo fluas orienten. Ĝi fluas poste suden inter la urbopartoj Scheuren kaj Maulbach de Bad Münstereifel. Kiel „Houverather Bach“ (13,2 km – 10,0 km) ĝi trafluas la Naturprotekejon Houverather Bach und Nebenbäche kaj pasad la urboparto Houverath. De tie la rojo fluas kiel Sahrbach tra Kirchsahr kaj la komunumpartoj Binzenbach kaj Burgsahr. Ĝi fluas orienten kaj enfluas en Kreuzberg en la de sudo venantan riveron Ahr.
Akvokolekta areo kaj alfluantoj
[redakti | redakti fonton]Sur la 15,3 km longa vojo la rojo pasas altodiferencon de 213 metroj, kiu egalas averaĝan deklivecon de 13,9 ‰. La akvokolekta areo havas grandecon de 46 km².
Jen listo de alfluantoj (rivermalsupren):
nomo | akveja kodo | longeco (km) | direkto | enfluejo ĉe km |
loko | rimarkoj |
---|---|---|---|---|---|---|
Hoestsiefen | 2718812 | 0,7 | maldekstre | 14,4 | Maulbach | ankaŭ nomata Breidenwasser |
Geißenbach | 271882 | 9,4 | dekstre | 13,2 | Scheuren | |
Maulbacher Siefen | 27188312 | 1,1 | maldekstre | 12,9 | Maulbach | |
Hasenbach | 2718832 | 2,3 | maldekstre | 11,4 | Lanzerath | la supra parto nomata Eichener Siefen |
Limbacher Bach | 2718833112 | 1,6 | dekstre | 10,4 | Limbach | |
Wormsbach | 2718833192 | 1,4 | dekstre | 10,0 | ||
Binzenbach | 2718834 | 1,0 | maldekstre | 7,9 | Binzenbach | |
Effelsberger Bach | 271884 | 6,6 | dekstre | 7,7 |