Roy (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roy
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 816  (2020) [+]
Loĝdenso 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 0′ N, 122° 33′ U (mapo)47.003333333333-122.54416666667Koordinatoj: 47° 0′ N, 122° 33′ U (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 1,260071 km² (12 6.0 071 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Roy (Vaŝingtonio)
Roy (Vaŝingtonio)
DEC
Roy
Roy
Situo de Roy
Roy (Usono)
Roy (Usono)
DEC
Roy
Roy
Situo de Roy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roy, Washington [+]
vdr
Akvuja turo en Roy (Vaŝingtonio)
Situo de Roy en Kantono Pierce

Roy estas malgranda urbo en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono. La loĝantaro estis 793 homoj en 2010. Ĝia poŝtkodo (ZIP) estas 98580. Roy situas ĉe 47° 0′ 12″ N 122° 32′ 39″ U / 47.00333 °N, 122.54417 °U / 47.00333; -122.54417 (mapo) (47.003382, -122.544171). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Roy enhavas 0,7 km² da areo, ĉiom sektera. La alteco estas 98 m super marnivelo. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-60160 kaj 1512625, respektive.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Roy oficiale municipiĝis la 16-an de januaro, 1908. Frue ĝi estis prospera, iom grava urbo, kun ĉefhaltejo de la fervojo, sed tri sinsekvaj frapoj reduktis ĝin ĝis la nuna stato. Unue, en 1929 tuj antaŭ la usona Granda Depresio, incendio forbruligis plejparton el la urbocentraj komercejoj. Poste, la fervojo ĉesis uzi Roy-on kiel ĉefhaltejon. Kaj trie, la armeo akiris la terenon norde kaj okcidente de la urbo por sia Fuorto Lewis. (La apuda komunumo Loveland tute malaperis tiam.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa allogaĵo por eksteruloj estas la ĉiujara rodeo, Roy Pioneer Rodeo, kiu allogas partoprenantojn kaj spektantojn el pluraj usonaj subŝtatoj kaj Kanado.

Parenteze[redakti | redakti fonton]

Kvankam la vojkruciĝo de vaŝingtoniaj ŝoseoj 7 kaj 507 nomiĝas "La Y Roy", ĝi fakte situas en Spanaway, ĉ. 10 km nordoriente de Roy.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://factfinder.census.gov/ Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]