Rozario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rozaria)

La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.

La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:

    En la parto mensa oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Pater Noster -on (ĉe la granda aŭ aparta globeto -- globeto B en la bildo) kaj tiam dek Ave Maria -ojn (ĉe la dek malgrandaj globetoj -- la globetoj de A en la bildo). Ĉiu globeto havas propran preĝon kaj oni moviĝas ronde de la globetaro, globeto post globeto.

Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.

Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon ĉisupre):

la kruco (#1)

krucosignas, dirante Signum Crucis
Symbolum Apostolorum

globeto (#2)

Pater Noster

globeto (#3)

Ave Maria

globeto (#4)

Ave Maria

globeto A

Ave Maria

globeto B

meditas pri misteron
Pater Noster

globeta dekopo A

Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu Gloria Patri

la agrafo

Salve Regina

la kruco (#1)

krucosignas, dirante Signum Crucis

Post la Gloria Patri, iuj diras ankaŭ la O Bone Jesu, preĝo kiu devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.

La Misteroj[redakti | redakti fonton]

Triono

Unuj preĝas ĉiujn misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed pli tipe oni preĝas kvin misterojn (unu triono de la tuta originala rozario) po tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin 'Lumajn' Misterojn inicis la Papo Johano Paŭlo la 2-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.

  • La Kvin Ĝojaj Misteroj (preĝotaj lunde kaj dimanĉe)
    • La Anunciacio - Gabrielo anoncas al Maria pri la naskota Jesuo
    • La Vizitado - Maria vizitas Anan, sian kuzinon, kiu estas la patrino de Johano la Baptisto
    • La Naskiĝo - de Jesuo
    • La Prezentado - de Jesuo al la Templo kiel la unuenaskito
    • La Trovado - Maria kaj Jozefo trovas Jesuon en la Templo instruantan al la skribistoj
  • La Kvin Doloraj Misteroj (preĝotaj marte kaj vendrede)
    • La Agonio - de Jesuo en la ĝardeno de Getsemane
    • La Skurĝado - de Jesuo de la romiaj soldatoj
    • La Kronado - kun krono de dornoj por moki Jesuon
    • La Portado de la Kruco - de Jesuo al Golgotha
    • La Krucumado - de Jesuo
  • La Kvin Gloraj Misteroj (preĝotaj merkrede kaj sabate)
  • La Kvin Lumaj Misteroj (preĝotaj ĵaŭde)
    • La Bapto de Jesuo en la Jordana Rivero
    • La Nuptofesto ĉe Kanao
    • La Anonco de la Regno
    • La Transfiguriĝo
    • La Unua Eŭkaristio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]